Vikipedio:Diskutejo/Arkivo aprilo 2002

Vikipedio en DMoz?

Mi havas demandon por mi mem al kiu mi malfacile respondas. Kaj do mi donas al vi mian demandon, eble vi pli bone repondos. En la anglalingva parto de la katalogo DMoz ekzistas kategorio kiu entenas ligilojn al miloj de artikoloj de TTT-a enciklopedio: http://dmoz.org/Reference/Encyclopedias/Encyclopedia.com/

Simile eĉ pli granda kategorio ekzistas ankaŭ en la polalingva parto de DMoz.

Do mi demandas min ĉu indus kaj utilus eventuale fari en la futuro tian laboron por la Vikipedio en DMoz?

Nuntempe mi ne vidas klare por kio utilus, ĉar ŝajne pli facilas viziti rekte la TTT-ejon. Tamen mi vidas kelkajn interesajn aspektojn:

- eblus eventuale uzi stabilan "purlajn" adresojn por registri ligilojn al ĉiuj artikoloj kiuj estos tiel aŭtomate aldonitaj en la bazo de la google-serĉilo kiu entenas la tutan DMozon. Tiel se iam problemas la aktuala gastiganto de vikipedio, eblus translokigi la tuton aliloke kaj konservi ĉiujn referencojn en google kaj aliaj ret-serĉiloj.
- Tiu aldono forte kreskigus la videblecon de ĉiuj artikoloj kaj de la tuta vikipedio, ne nur por esperantistoj sed ankaŭ por ĉiuj uzantoj de la TTT. Post la aldono, serĉo en diversaj retserĉiloj pri ajna vorto kiu havas artikolon plej ofte donus la unuan pozicion al tiu.
-eblus fari la aldonoj pli malpli aŭtomate tiel ke tio ne necesus multe da laboro...

Do estas nun, nur demando kiun mi submetas al viaj cerboj... nuntempe mia ĉefa zorgo en DMoz estas unikodigi ĝin. Malfacilas ĉar mi devas movigi la DMOZ-teknikistojn kiuj ne estas esperantistoj. Ŝajne mi jam konvikis ilin de la intereso unikodiĝi... do al plia paŝo! :-) --Zav

Persone, mi pensas ke tio estus bonega ideo! Mi vidas multajn bonojn kaj neniun malbonon. Ĉu iu povas vidi problemon pri tio? --Chuck SMITH
Jes, mi vidas gravan problemon: pli da laboro por la vikipediistoj. Ĉu necesita? --Nicolas STAMPF
Mi ne pensas, ke vere kaŭzus pli da laboro por ni, krom unue instigi la projekton, kaj tion ni simple lasu al Zav. :) Eblus starigi programeton por plimalpli aŭtomate eltrovi kaj enmeti ligilojn al novajn (nemalplenajn) artikolojn en la datumaron ĉe DMoz. La artikoloj mem restas ĉi tie. --Brion VIBBER
Jes tute prave, nur necesus elekti por kiuj artikoloj oni volas aldoni ligilon en DMoz. Poste oni instalu ĉiujn URL-ojn en sama paĝo laŭ alfabeta ordo kaj tiel eblus aldoni ĉiujn adresojn ege rapide en DMoz. Verŝajne la unikodigo de DMoz petos ege pli da laboro de mi ĉar la dmoz-sistemo estas malpli malfermata ol tiu de vikipedio... :(



Antaŭ studi pli serioze la aferon mi parolos pri tio al aliaj redaktantoj de DMoz ĉar aldono de multaj adresoj de sama TTT-ejo estas ne kutima. Normale mi ne vidas kial oni ne permesus sciante ke jam aliaj faris en simila situacio, kaj plie por komercemaj TTT-ejoj, sed mi ne povas certi. Eble indus paroli pri tio al alilingvaj vikipediistoj... Mi ne tro scias ĉu komuna peto por la tuta "wikipedia" donus pli da ŝanco aŭ kontraŭe donus malpli ĉar temus pri multe pli da ligiloj. Ŝajnas por mi ke ekzistas komuna "idealismo" en DMOZ kaj Vikipedio de komuna laboro por riĉigi la TTT-on. Do eble tio interesus la Dmozistoj kaj la aliaj vikipediistoj... Mi unue esploros la forumojn de dmoz por vidi ĉu estas vikipediistoj inter la dmozistoj. Tre verŝajne jes. Ĉiukaze ne urĝas ĉar mi devas unue sukcesi unikodigi DMoz
Detalo pri la URL-oj: mi vidas en la provversio de la futura servilo, ke la adresoj entenos unikodaĵojn... ĉu eblus eviti tion? Tio donas strangan aspekton al la URL-oj. Se eblus konservi la sistemon de la aktuala servilo, ŝajnus pli bone. Tiu rimarko ne koncernas nur DMoz-on kompreneble, kaj fakte post la unikodiĝo de DMOZ estos similaj strangaĵoj por la nomoj de kategorioj kiuj entenos unikodaĵojn. Sed mi vidas gravan avantaĝon uzi iksan metodon en la adresoj por vikipedio: eblos per retserĉiloj trovi artikolon ambaŭe per la unikoda formo kaj per la iksa. :-)--Zav
La estonta versio uzas unikodon prefere, sed ankoraŭ akceptas URL-on laŭ la malnova iksa nomo. Provu http://leukas.dyndns.org/wiki/Cxinio kaj http://leukas.dyndns.org/wiki/%C4%88inio, ekzemple. Kelkaj retumiloj montros la URLon kun melbelaj %oj, kelkaj kun belaj supersignoj. (Notu ankaŭ, ke en UTF-8paĝoj, oni povus rekte enmeti la ĝustan supersignatan literon en alligata URL.)
Ho, ankaŭ -- ĉe la provservilo, salutu vin kaj provu elekti en la preferoj la etoson "Cologne Blue". Ĉu ne pli bela ol hodiaŭ? --Brion VIBBER

Nu, por tiuj, kiu redaktas paĝojn pri landoj, jen adreso tre leginda (sed anglalingve), ankaŭ ridetinda pri la usonocentreco de la informoj: http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/

Ŭaŭŭŭ!! belegas la nova aspekto! ege pli alloga. Estas ja bone ke la iksa kaj utf-8a funkcias ambaŭe, do ĉio tro bonegas, mi devos studi pli por trovi kritikojn :-) Malsame, pri la usona fakto-libro mi trovus rapide kritikojn laŭ kion mi jam vidis :-)--Zav

Mi ĵus redaktis franclingvan artikolon pri Vikipedio por mia kutima Interreta rubriko en la gazeto de JEFO. Mi povos traduki ĝin al Esperanto por proponi ĝin al internacia revuo. Vi povas legi la tekston en la franclingva Vikipedio JI-Vikipedio Mi instalis ĝin tie pro la francaj iksoj :-) Mi tre baldaŭ instalos la rtf-version en la TTT-ejo de JEFO post kelkaj pliaj relegoj kaj korektoj--Zav

Bonege! Mi nur studis la francan dum unu semajno, sed mi rimarkis du erarojn en via artikolo... Ambaŭ Stefano kaj mi estas de Pensilvanio (ne de Nov-Ĵerzio). Ankaŭ, la esperanta versio de la vikipedio estas la 5a plej granda, post la angla, la hispana, la pola, kaj la germana. Dankegon por la artikolo!!! --Chuck Smith
C'est belle; dankon! (Mi faris tie korekteton vikipidiistoj -> vikipediistoj) --Brion VIBBER
Kaj mi ĵus korektis la erarojn kiuj mi trovis. Mi esperas ke mia gramatiko bonis. --Chuck SMITH
"c'est beau" Brion, oni ne povas diri "c'est belle" en la franca :-)
Dankon pro viaj rapidaj korektoj!! mi enretigis HTML-an kaj RTF-an version en http://esperanto.jeunes.free.fr/ji/vikipedio.htm
Ĝi tamen ne estas fina versio ĉar nun mi sendos al la teamo de la gazeto, kiu tre verŝajne aldonos pliajn korektojn. Mi povas nun traduki al Esperanto... --Zav
Mi rimarkis ke vi ne menciis ke la franca Vikipedio estas la 7a plej granda enciklopedio... eble nemencii estis bona ideo.  ;-) --Chuck SMITH
Nu, supozu ke mi volis diri, "la page, elle est belle". :) --Brion VIBBER


Jes Brion sed vi devus do diri: "La page est belle", aŭ "Elle est belle". Sed ne "c'est belle". Eblus tamen diri "c'est beau"... La franca estas tre logika lingvo :-)
Pri la pozicio de la franca vikipedio, fakte mi unue pensis eĉ fari ŝercon pri tio! Mi pensis diri ke la franca Vikipedio apenau ekkomencis... kaj demandi ĉu do eblas ke la patrio de historiaj Enciklopediistoj Diderot kaj D'Alembert ne partoprenas?
Kaj poste mi respondus ke jes fakte la francoj partoprenas!... sed ĉefe en la Esperanta parto ;-)
Mi tamen preferis forlasi tion ĉar mankis iom da spaco por aldoni bildon en la artikolo. La rubriko entenante ankaŭ mallongan parton pri Radio Esperanto... La frenezaj projektoj tro abundas nuntempe, mi ne havas sufiĉe da loko en mia rubriko. Sed mi eble uzos tiun ŝercaĵon aliloke. :-)--Zav
Jes, estas tre interese. Ŝajnas ke la anglalingvanoj denove havas plian avantaĝon ol la aliaj.  :-( Nun, mi ne povus kompreni ke la Esperanta Vikipedio estus pligranda ol tiu de mia nacia lingvo (sed tio ja estas la fakto por ĉiuj krom la anglaj, hispanaj, polaj kaj germanaj parolantoj). Mi unue pensis pri tio kiam mi parolis kun itala amiko pri ĉi tio. Mi tre feliĉas ĉar mi vidis la oportunecon por Esperanto en ĉi tiu projekto! Kiam mi vidis la nekomencitan Esperantan Vikipedion kaj la Enciklopedion Kalblandan samtempe, mi pensis pri tio, kaj ĝi naskiĝis. Mi ankoraŭ ne povas kredi ke ĝi enhavus pli ol 1.000 artikoloj post nur 5 monatoj! Nu, mi nun havas interesan penson. Kiam aliaj vikipedioj ekkomencos, la esperantaparolantoj havos la avantaĝon... kia interesa penso! --Chuck SMITH
La franca parto jam iom pli viglas nun ol kiam mi malkovris ĝin. Do post kelka tempo mi certas ke la franca parto estos pli granda ol la esperanta nur pro la fakto ke estos pli da partoprenantoj. Tamen la eo-versio eble konservos avantaĝon sufiĉe longe ĉar tio bezonas tempon kaj klopodojn por allogi homojn. Ŝajne ke ĝis nun ne estas franco kiu klopodas pri tio.
Mi mem helpetis plibonigi la aspekton de la unua paĝo antaŭ kelkaj monatoj kaj eble tio efikis por ke la paĝo estu pli alloga ĉar pliaj partoprenantoj alvenis. Ne estas vera konkureco inter la lingvoj. Kontraŭe, ju pli fortaj estos la diversaj lingvoj, des pli forta estos la tuta vikipedio kaj tio do aldonos forton al ĉiuj lingvaj versioj. Ekzemple, mi jam iome "parolis" anglalingve pri Wikipedia en forumo de DMoz.--Zav

Informo por redaktantoj de landaj artikoloj: vidu tiujn anglajn TTT paĝojn ĉe CIA: http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/. Iom kompletaj kun flagoj.

Vidu la paĝo de http://www.esperanto.org.br/mu/bibli/index.html ĉe la hejmpaĝo de la Monda Universitato.  :-) --Chuck SMITH


Jen iomete freneza ideo, sed certe realigebla:

En listoj, kio ordinare plej mirigas homojn, estas la tri unuaj lokoj. Ĉu tio estas pro la medal-ordigo je internaciaj sportaj aranĝoj, mi ne povas diri, sed tamen, estas fakto, kaj tion ni strebu utiligi. Pli klare: Nune, la Germana vikipedio tenas la trian lokon (ĉ. 1500 artikoloj). Ni tenas la kvaran (ĉ. 1200). Tion signifas, ke se ĉiu vikipediisto (ni estas 31 entute) samtage skribus ĉ. 12 artikolojn, eĉ se tre malgrandaj kiel tiu pri Mediteranea maro, ni eksuperus la Germanan vikipedion, troviĝunte 3-a-loke! Tial, mi volas lanĉi ideon pri "Vikipedia Ago-tago" (ekzemple dum iu dimanĉo), dum kiu ĉiu vikipediisto skribu/traduku 12 novajn artikoletojn, cele al trialokiĝo. Kion vi pensas pri la ideo, kaj ĉu estas realigebla?

--Bab


Nu, estas bona ideo, sed mi scias ke ne ĉiuj 31 vikipediistoj estas aktivaj. Memoru ke ĉi tio ne estas konkurso, sed mi ankaŭ volas preterpasi la germanan.  ;-) Eble plibonas plidisvastigi la Vikipedion ankaŭ. Ne nur skribu kaj redaktu artikolojn. Diru al 10 homoj pri la Vikipedio. Ĉiuj certe volas skribi pri io...  :) Nu, mi diras entute "io ajn!"  :-) --Chuck SMITH


Kial la datoj kaj tempoj ne estas en Esperanto? Mi deziras vidi "18 aprilo 2002, 2.04 ptm", ne "April 18, 2002, 2:04 pm". :-) --Larry GILBERT


Jes Chuck pravas, kaj mi ĝuste faris plian paŝon por konigi la koncepton de Vikio al aliaj Esperantistoj, kreinte novan Esperantan vikion: http://purl.org/net/JEFO/vikio/

Mi ne ankoraŭ certas ke tio utilos por JEFO-membroj sed almenaŭ tio helpos konigi la ideon de Vikio inter la JEFO-membroj kaj do la Vikipedion pri kiu mi ankaŭ redaktis artikolon jam legebla en la TTT-ejo de JEFO :-) --Zav'


Peto al ĉiuj:

Mi havas vizion pri la skemo jarcentoj.

Tiu estas, ke ĉiu grav(et)a okazaĵo aŭ fenomeno kiu en sia Vikipedia artikolo havas daton, ankaŭ troviĝu tie. Tiel oni (la estontaj uzantoj de la Vikipedio) povos alproksimigi al si la sciaron laŭ historia sinsekvo.

Ĝis nun, mi multege ligis jarojn kaj transigis la plej resumajn informojn al la jar-artikoloj. Sed nun la Vikipedio kreskis el mia kontrolo, kaj mi uzaĉas tempon tion fari anstataŭ verki novajn artikolojn. Tial mi petas al vi ĉiuj, kiuj uzas ligitajn datojn en siaj artikoloj (Avtandil, Jacob SCHWARTZ, Unukorno ktp.):

Bonvolu, skribonte artikolon, je ĉiu certa dato aldoni mencion en la koresponda dat-artikolo; por jam-ne-priskribitaj jaroj laŭ la modelo

Historio > Jarcentoj > Ajna jarcento > xx


En la jaro xx post Kristo okazis, interalie:

_______________________

Ne ŝtelas multe da tempo de la skribado de la ĉefa teksto, sed male donas al mi tempon okupiĝi pri pli gravaj aferoj. (Alikaze mi mem devas "jarigi" aferojn, kaj mi ne povas ne fari tion, jam komencinte la sistemon... :-) )

--Bab