Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 3


SQL-petoj al la esperanta vikipedio redakti

Sorry for writing this announcement in english (I can't Esperanto): You can faire yourself from now on SQL Queries at the Esperanto Wikipedia: http://www.wikisign.org --194.9.121.79 06:33, 23. Jun 2005 (UTC)

Pardonu ke mi skribas angle (mi ne parolas Esperanton):
Ekde nun vi povas mem fari SQL-petojn al la esperant-vikipedia datumbazo ĉe:
http://www.wikisign.org --tradukis Schuetzm 11:16, 23. Jun 2005 (UTC)

Vikipedio, Project kaj Wikipedia redakti

  • Karaj amikoj. Bv. pardoni mian longdaŭran foreston ĉi tie. Intertempe mi faris ĉirkaŭ dek mil ŝanĝojn ĉe diversaj testaĵvikioj. Baldaŭ malfermiĝos Vikiforĝejo memstara testaĵejo en E-o simile al Vikipaĝo.
  • Mi scivolas koni la detalojn pri la tri nomoj por la projekta nomspaco:
# [[Project:Babilejo/Arkivo 2004 5]]
# [[Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2004 5]]
# [[Wikipedia:Babilejo/Arkivo 2004 5]]

donas:

  1. Project:Babilejo/Arkivo 2004 5
  2. Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2004 5
  3. Wikipedia:Babilejo/Arkivo 2004 5
  • Laŭ mia opinio tio estas "historiaĵo" pro traduko de LanguageEo.php el franca LanguageFr.php kaj mi trovis similan ĉe LanguageOc.php . Laŭ mia scio la grupo kiu skribas la programaron deziras forigi tiajn "malglataĵojn" / "specialaĵojn". Se ne ekzistas speciala bezono por la uzo de "Wikipedia:" mi rekomendas ĝian forigon ĉar ĝi malebligas la uzon de "wikipedia:" kiel InterWiki-prefikso. Bv. eksprimi vian opinio kaj gravajn kialojn por ne forigi la trian prefikson "Wikipedia:".
  • Vidu ankaŭ bugzilla:2513 – "LanguageEo.php uses "Wikipedia" as equivalent to {{ns:6}}". Amike Gangleri | Dh | D 17:20, 25. Jun 2005 (UTC)

Novaj ĝermo-subkategorioj redakti

Tiel la kategorio Ĝermo estas ja grandego, mi faris iujn novajn ĝermo-subkategoriojn lastatempe. Ankaŭ oni povas uzi ilin kiel ŝablono por aliaj ĝermo-subkategorioj. Por uzi ilin, simple tajpu {{ĝermo-TEMO}}. Jen la kategorioj:

Ankaŭ mi faris (eble kontroversan) subkategorion: "Ĝermetoj" kiu estas kategoriigebla per la ŝablono {{Ĝermeto}}. En la ŝablono, mi skribas, ke ĝermoj enhavas minimume tri kompletajn frazojn kaj unu ligilon. Al mi, nur la plej egaj breĉoj de ĉi-tiu "regulo" estas forigindaj. Mi opinias ke, ĉi tiu ne estas "regulo" sed "nobla celo". Se ni strebas inkluzivi almenaŭ tri frazojn kaj unu ligilon en ĝermoj, nia vikipedio ĝenerale plibonigas.

Bonvolu opinii pri la novaj kategorioj. --Yekrats 12:32, 26. Jun 2005 (UTC)

Mi ne komprenas, kio estas la diferenco inter "Ĝermo" kaj "Ĝermeto"? Marvin 13:28, 26. Jun 2005 (UTC)
Mi pensas ke, ne estas abrupta distingo inter la du. Ĝenerale, "ĝermetoj" estas pli subnivela ol "ĝermoj". Ekzemple: Artikolo kun unu frazo kaj unu ligilo estas "ĝermeto" laŭ mia opinio. Kial kategoriigu ĝermetojn? Se ni montras ĝermetojn en kategorio, ni eble estos spronata por labori en tiuj artikoloj. --Yekrats 17:22, 26. Jun 2005 (UTC)
Ĉu vi nun intencas ŝanĝi ĉiujn "ĝermojn" en pli konkretajn ŝablonojn, kiel "ĝermo-esperanto"? Aŭ kiu faru tion? Marvin 13:28, 26. Jun 2005 (UTC)
Jes, eventuale, tiu estos bona celo. --Yekrats 17:22, 26. Jun 2005 (UTC)


Kategorio "Gravaj esperantistoj"? redakti

Al mi ne plaĉas Kategorio "Gravaj esperantistoj". Kiu decidu pri iu esperantisto, ĉu li/ŝi estas sufiĉe grava? Tial mi proponas forviŝi tiun kategorion. Gravaj esperantistoj havos pli da ligoj, pli bonajn artikoloj ktp. Marvin 13:30, 26. Jun 2005 (UTC)

Jes, la vorto "Gravaj" certe estas neneŭtrala. Mi aprobas vian proponon. --Yekrats 17:22, 26. Jun 2005 (UTC)

Ĉiu esperantisto estas grava, unu pli, alia malpli, tamen ĉiu estas grava por nia movado. Do, nejustas elekti kelkajn. (Henrique Knoedt)

Ĉu mia nova bildo por "Ĝermoj" plaĉas al vi? redakti

 
Bildo de Ĝermo

Saluton! Mi ĵus faris novan bildon por nia Ĝermoj kiu estas pli kolorplena ol la nuna bildo. (Jen maldekstren...) Se ĝi plaĉas al ĉiuj ni, mi ŝanĝos al la nova bildo en la ŝablono. Se la nova bildo ne plaĉas al vi, bonvolu skribi kial ĝi ne plaĉas al vi. Mi eblas ŝanĝi la bildon iomete facile. Via opinio estas bonvena! Dankon!

sur mia ekrano ŝajnas malhela! Amike --Narvalo 11:00, 1. Jul 2005 (UTC)

Bone, mi pliheligos la verdon. Dankon pro via opinio! --Yekrats 13:16, 1. Jul 2005 (UTC)

Ĉu eblas travidebligi la fonon? --Schuetzm 14:45, 1. Jul 2005 (UTC)

Yes, iomete. Ĉu vi preferus, se ĝi ne estus travidebla? Eble ĝi ne aperis bone en ĉiuj retumiloj. (Mi pensas, ke Mikrosofta Esplorilo ne montras travideblajn PNG-ajn bildojn bone.) Mi refaris ĝin denove. Kiel ĝi plaĉas al vi nun? --Yekrats 15:23, 1. Jul 2005 (UTC)
Al mi ĝi tre plaĉas!
--VerdLanco\(diskutu) 22:04, 9. Jul 2005 (UTC)
Al mi ankaŭ. Bona laboro! Le Hibou 23:03, 9. Jul 2005 (UTC)
Tre bona. --Slavik IVANOV 22:22, 11. Sep 2005 (UTC)

The name of Esperanto in interwiki links redakti

I am seeking for right orthography inside for interwiki links. The question is: Is to correct to write the name of Esperanto language "Esperanto" or "esperanto"? For example, Italian, Serbian, Croatian and Serbo-Croatian would be written with the starting small letter because by orthography of these languages language name is written with the starting small letter. --millosh (diskuto (sr:)) 21:00, 13. Jul 2005 (UTC)

Please, add answer into the Esperanto section of the page m:Capital and small letters for interwiki at Meta. --millosh (diskuto (sr:)) 21:00, 13. Jul 2005 (UTC)

(Traduko de Yekrats) Mi serĉas la ĝustan ortografion por intervikiaj ligiloj. La demando estas: Ĉu oni ĝustas skribi la nomon de Esperanto majuskle aŭ minuskle? Ekzemple, la itala, serba, kroata, kaj serb-kroata lingvoj estas skribata minukle ĉar laŭ ortografio de ĉi tiu lingvoj, nomo de lingvo estas skribata minuskle. Bonvolu, aldonu vian respondon en la Esperanto sekcio de la paĝo ĉe Meta.

Languages not deriving from a people or place name (like "Esperanto" or "Lojban") are almost always capitalized. Other languages may be capitalized for clarity. --Yekrats 21:39, 13. Jul 2005 (UTC)
Lingvoj kiuj ne devenas el popolnomo aŭ landonomo (kiel "Esperanto" aŭ "Lojban") estas preskaŭ ĉiam majusklaj. Aliaj lingvoj povas esti majuskligataj pro klareco. Ĉu mi estas ĝusta? :-) --Yekrats 21:39, 13. Jul 2005 (UTC)
Esperanto is a substantive, and a proper noun; most other ethnic-language names (English, French, Dutch, Russian, etc.) are adjectives. In most languages (except maybe some Germanic languages) adjectives, even relating to peoples or languages, don't take an initial capital, while proper nouns do.
Esperanto estas substantivo, kaj propra nomo; la plejparto de etnolingvaj nomoj ("angla", "franca", "nederlanda", "rusa", k.t.p.) estas adjektivoj. En plej multaj lingvoj (krom, eble, iuj germanidaj lingvoj) adjektivoj, eĉ rilatantaj al popoloj aŭ lingvoj, ne alprenas komencan majusklon, dum propraj nomoj ja majuskliĝas. -- Tonymec 14:50, 30. Jul 2005 (UTC)

Ĉu problemo pri la Komunejo? redakti

Ne estas atingebla la bildo Dosiero:Acoroj sur euxrobileto.jpg, kvankam ĝi estas sub tiu nomo en la komunejo (commons:Image:Acoroj sur euxrobileto.jpg kaj ĝia malgrandigaĵo aperas en artikolo Acoroj (ankaŭ post reŝargo). Eĉ la ligilo aperas sur mia ekrano blue, ne ruĝe, kio indikas, ke la bildo ekzistas. Supozeble estas iu problemo pri litero "ŭ". Sed kial nur ĉe vidigo de la plengranda bildo, kaj ne de la malgranda versio? -- Umberto 17:40, 18. Jul 2005 (UTC)

"Traduction del septimana" pro linguas auxiliar? redakti

Hallo. Mi nomine es Almafeta, plus juvene administrator del Interlingua Wikipedia. Io ha essite ponderante pro como unes septimanas nunc re iste idea, e io esse sperante que apprender le pensatas de vos hic...

Pro promover le artificial linguas del Wikimedia, io vole initiar in Meta alco como le "Translation of the week" -- le 'Artificial language translation of the week.' Cata septimana, nos scribarea (o meliorarea, si ja existe in un Wikipedia) un articulo re un lingua artificial, o re un notate linguiste, o alco similar.

Nostre scopo esserea que haber plen articulos in le hex linguas artificial que ha Wikipedias (Esperanto, Ido, Interlingua, Klingon, Occidental, Volapük), pro monstrar le capacitate de linguas artificial; le dece plus active linguas Wikipedic (Anglese, Espaniol, Francese, German, Italiano, Japonese, Nederlandese, Polonese, Portugese, e Svedese) pro promover le linguas; e Latin, proque esseva le original 'lingua auxiliar'.

Que pensa vos?

-- Almafeta ¿Qué?

Dankon pro via mesaĝo. Interesa ideo, tamen mi dubas ĉu jam nun necesas nova kategorio en Metawiki. En la komenco ni prefere provu kunlaboron en pli modesta skalo. Sed tio estas nur mia tute persona opinio. Salutas Mo

Unue, por ne-eŭropanoj, konciza resumo: Vikipediisto Almafeta proponas, ke ĉiusemajne estu "planlingva traduko de la semajno", kiu havu planlingvan temon kaj aperu almenaŭ en la ses vikipediaj planlingvoj, la latina kaj la 10 plej grandaj vikipediaj lingvoj. Tiucele la anoj de la ses planlingvoj kunlaboru. – Rigardo al la aliaj planlingvaj vikipedioj montras, ke verŝajne la plejparton de la laboro devus fari esperantistoj (kaj interlingvaistoj); krome nia fama "traduko de la semajno" pri Antoni GRABOWSKI ja atingis rekordan nombron da tradukoj, sed nur kun grandaj malfacilaĵoj realigis (ekz.) italan tradukon. -- Umberto 20:45, 27. Jul 2005 (UTC)

Please Express Your Objection redakti

There’s someone proposing a policy to close some minor, slow-growing, “hopeless” wikipedias on the wikimedia meta-wiki. (see [1]) This proposal is the enemy to the openness of the whole wikipedia community. I come here to inform you to express your opinion there. I think it's OK to use your own language on on the talk page. Thank you. --Theodoranian20:06, 25. Jul 2005 (UTC)

(Traduko:) Bonvolu esprimi vian kontraŭemon! redakti

Iu proponas nun la enkondukon de regularo por fermi malgrandajn, lante-kreskajn kaj "senesperajn" vikipediojn de la meta-vikio. (Vidu je http://meta.wikimedia.org/wiki/Proposed_policy_for_wiki_closure].) Ĉi propono estas malamiko de la malfermeco de la tuta vikipediistaro. Mi venis ĉi tien sciigi vin, tiel ke vi povu opiniumi tie. Miakrede vi rajtas uzi vian propran lingvon en la diskutopaĝo. Dankon. Theodoranian (Tradukis Bab 16:50, 3. Aŭg 2005 (UTC).)

"Supressing the little languages does us no good. Little languages take very little space and use very little bandwidth, yet they have the potential to attract enthusiastic people to take the reins. So, I think we can think of the little languages like "advertising". If they sit dormant for a month or two without growth, the next great contributor may be just around the corner. If we close a wikipedia because it's "not growing fast enough" or "not having a large enough user base" compared to others, then we cut off their potential of getting to the point where they can grow fast and attract new users. You say that at a minimum, a Wiki has to be able to be used by people, but how does a wiki get there without being small first? What happens if they are pruned before they have a chance to grow?" Kiom prava! (sed fakte la SAMAJ ARGUMENTOJ validas rilate la "ŝtumpaj" artikoloj, kiujn kelkaj deziregas forviŝi!) Vikipediisto: Eliott

Bonvolu noti, ke la diskuto estas fermita kaj la propono estis malakceptita kun preskaŭ neniu subteno. --Yekrats 20:14, 3. Aŭg 2005 (UTC)

Instigo je Vikipedia regularo pri nomelekto redakti

(aŭ: Ĉu indiĝena ĉu imperia-internacia nomo konvenas pleje?) Saluton! Jen tikla problemeto: Kelkfoje ja okazas ke iu loko havas pli ol unu nomo. Ofte temas pri indiĝena nomo (ekz-e Uluru) kontraste al "kolonia" nomo (Ayer's Rock). Kutime la (de mi nomata) "kolonia" nomo estas plej internacie konata. Do, mi ŝatus havi regularon pri tiaj aferoj. Eblus enigi sub Vikipedio:Nomoj de titoloj. Ne, mi ne parolas pri esperantigoj (Kartvelio, Barato, Eŭskio ks.), sed pri la demando: kiun nacilingvan nomon el pluraj eblaj elekti por iu ĉefa artikolpaĝo (la aliajn oni kompreneble povos alidirekti). Konkreta ekzemplo: Mi hieraŭ tradukis/kreis artikolon pri Gronlanda insulo, kiu Gronlande nomiĝas Tartupaluk. La "kolonia" nomo estas Hans Ø (dane, kaj tiel en la vikipedio Dana) aŭ Hans Island (kanadangle, tiel en la vikipedio Angla). Ĉiuj la aliaj vikipedioj kun tiu ĉi artikolo konservis en la titolo la nomon "Hans" + aldonis sialingvan vorton por "insulo" (Île de Hans). Do, laŭ "internacia" vidpunkto, la titolo eble devus ĉe ni esti "Insulo Hans". Tamen, laŭ la "minoritatprotekta" rolo kiun laŭ multaj (kiel mi mem) havu Esperanto, mi preferis la indiĝenan nomon, do Tartupaluk. Mi scias ke ni antaŭe spertis miskomprenojn pro uzado de la indiĝena nomo de la Angle (kaj do "Internacie") nomata monto Everest. Bab 12:45, 4. Aŭg 2005 (UTC)

Paĝo "CGI" estas daŭre vandalata redakti

La paĝo CGI pro mistera kialo estas celo de vandalaj atakoj. En la lastaj semajnoj pli ol dek fojojn anonimulo tien skribis iujn ne-tem-rilatajn ligilojn. En vikipedio ja ekzistas la eblo, ke administranto komplete bloku certajn paĝojn. Mi proponas, ke tion oni faru. Vikipediistoj Vikipediisto:Ryoho kaj Vikipediisto:Schuetzm jam esprimis la saman proponon. -- Umberto 22:03, 12. Aŭg 2005 (UTC)

Jen propono, kiel pli rapide kreskigi la Esperantan Vikipedion.

Ĉu ni havas malmulte da homfortoj, kiuj ne kapablas tiom rapide krei tiom da novaj artikoloj, kiel oni kapablas en la ceteraj naciaj Vikipedioj?
Ĉu ni scias precize, kiuj artikoloj ankoraŭ mankas en nia Vikipedio, kaj ni ne

havas tiom da tempo por serĉi en la literaturo, serĉi fontojn kaj informojn pri tiuj estontaj artikoloj?

La propono kiel helpi pli rapide kreskigi la Esperantan Vikipedion estas teĥnike tre simple praktike farebla: .... simple legu.

Vikipedio:Strategio de ĝermoj en alilingvaj Vikipedioj

--Jan 15:41, 19. Aŭg 2005 (UTC)

Traduki de alilingva vikipedio ankaŭ bezonas fortojn. Eble skribi orginale en Eo eĉ pli facilas. Sed ĉi tia metodo povas esti uzata. Maksim 09:53, 13. Sep 2005 (UTC)

Fireklamo pri iu ordeno redakti

Esperanto PUBLICITY article: asking for Help redakti

el Diskuto:Esperanto
Please see Diskuto:Rozkruca Ordeno, AMORC: just intend that the user(s) who wrote the content of the article Rozkruca Ordeno, AMORC, which I moved from the article Rozkrucismo, not to make publicity and desinformation using the Esperanto language. Thank you --213.22.24.22 00:46, 20. Aŭg 2005 (UTC) GalaazV @Wikipedia.

Aĵo formovita de la ĉefpaĝo redakti

Mi emus scii, kiamaniere mi povus helpi la redaktantojn de artikoloj en Vikipedia Enciklopedio en Esperanto . Mi ŝatus scii , kiujn temojn mankas , kaj pri kiuj temoj vi estas nuntempe laborantaj . Mi interesiĝas ĉefe pri historio , politiko , vojaĝoj , Esperanto-movado , kaj aliaj aferoj . Mi estas preta helpi vin , sed monon mi ne havas ! Mi do povas helpi la projekton per traduko de francaj artikoloj (mi loĝas en NANCIO, kaj estas franca , 49-jaraĝa) . Atendante pozitivan respondon , plej esperantistajn salutojn , Catherine . Mia retadreso jenas : lorraine1100_fr@yahoo.fr .

Bonvolu Catherine. Mia plej bona konsilo pri Vikipedio estus: Ensaltu! Ni bezonas helpantojn en ĉiu sciofako. Ne estas danĝero en redaktado de artikolo. Se vi eraras, alia vikipediisto korektos vin. Ne maltrankviliĝu. Aliflanke, se vi trovas erarojn, bonvolu ripari ĝin! Do trovu artikol-temon kiu interesas vin.
Se vi havas iajn demandojn, bonvolu demandi al mi aŭ iu ĉe la Babilejo. Amike, Yekrats 15:40, 24. Aŭg 2005 (UTC)

Landaj kaj lingvaj ŝablonoj redakti

Kial oni ne uzas ŝablonoj por landoj kaj lingvoj (prezentante ilin) ĉi tie, kiel en aliaj vikipedioj? Estus multe pli simple, facile kaj kohere. Anchjo 13:45, 24. Aŭg 2005 (UTC)


io malglatas redakti

ĉe artikolo Ningxia, ĉar mi ne povas redakti ĝin (ĉiam aperas #REDIRECTNingxia. Narvalo 13:07, 25. Aŭg 2005 (UTC)

"Esperanton" ne plu funkcias redakti

Antaŭe la vortoj "Esperanton" kaj "Esperanton" aspektis same, sed nun ne plu. Ĉu la ŝanĝo estas intenca? Lingvano 14:29, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Konvertilo misfunkcias redakti

Ŝajne ne eblas krei artikolon kun titolo, kiu enhavas cx, gx, ktp, ĉar eĉ cxxxx konvertiĝas al ĉ en artikoltitolo. Aŭ ĉu ekzistas ruza ĉirkaŭvojo? Vidu ekzemplon ĉe Brfxxccxmnpcccclllmmnprxvclmnckssqlbb11116. Lingvano 08:47, 26. Aŭg 2005 (UTC)

Nun mi komprenas, kial la kortumo malpermesis tiel nomi la bebon. ;-) Vere, tio ŝajnas esti problemo, almenaŭ eventuale. --Haruo 08:57, 26. Aŭg 2005 (UTC)

Ŝajne la sistemo iam bone funkciis, ĉar ekzistas ekzemple artikolo pri Rosa LUXEMBURG (alidirekto), kiun oni nun ne povas konsulti! Lingvano 09:25, 26. Aŭg 2005 (UTC)

  • PATAFYSISKT NAMN STOPPAS AV RÄTTEN
Brfxxccxxmnpcccclllmmnprxvclmnckssqlbb11116. Sĺ fĺr inte lille Albin stava sitt namn. Kammarrätten i Göteborg fann inget stöd i lagen för att döpa människor i sĺdan anda. Den vida kända halländska namnstriden började med att länsrätten i Halland utdömde ett vite mot föräldrarna pĺ 5000 kronor för att inget förnamn alls registrerats pĺ gossebarnet, trots att han hunnit bli fem ĺr. Dĺ skickade föräldrarna in stavningen med 43 tecken. Namnförslaget bör ses i patafysisk anda, skrev föräldrarna i sin inlaga. Men kammarrätten kunde inte se patafysiskt pĺ stavningen. Parafysik är de inbillade lösningarnas vetenskap, uppfunnen av absurdisten Alfred Jarry som annars är mest känd som författare till teaterstycket "Kung Ubu".
Svede konataj esperantistoj certe tradukos la supre skribitan leteron rilata al la nomo. Petro 28. Aŭg. 2005 12:26 (UTC)

Bonvolu rigardi redakti

Bonvolu ankaŭ kaj ankoraŭ rigardi Kategorion:Svedio kiom da artikoloj estas tie pri tiu nomo! Ĉiuj estas forigendaj kaj anstataŭigendaj per nova nomo, kiun vi trovos sube en mia propono. Petro 28. Aŭg. 2005 13:06 (UTC)

Propono redakti

Mi proponas la duan fojon tute forigi la artikolon (eĉ kun la redirektoj) kun la nomo kaj krei ĝin denove kun ĝusta nomo, kiu estas Brfxxccxxmnpcccclllmmnprxvclmnckssqlbb11116 Petro 28. Aŭg. 2005 12:31 (UTC)

Bone, mi forigos ĝin. -- Yekrats 11:56, 31. Aŭg 2005 (UTC)

Laŭ mia kompreno ne eblas krei ĝin kun ĝusta titolo pro misfunkciado de la konvertilo. Legu supre. Lingvano 12:24, 31. Aŭg 2005 (UTC)

Tamen, la paĝo estis malplena. Ĝi iu volas rekrei ĝin, eble ni povas nomi la titolo Brfxxcc'xx... por eviti la misliteruman problemon. Nia artikolo pri la programlingvo C plus plus estas ŝanĝita pro titol-problemo. La kialo kaj ĝusta nomo estas menciata en la artikolo.

Pli bone estus ripari la problemon, kiu trafas ankaŭ aliajn artikolojn, ekzemple Rosa LUXEMBURG, kiu antaŭe funkciis, ĉar la artikolo ja ekzistas, kvankam ĝi nun estas neatingebla. Lingvano 15:25, 2. Sep 2005 (UTC)

Hmmm... Dankon. Ja, ĝi estas problemo. Mi ne konas kiel la vikipedia x-systemo funkcias (aŭ malfunkcias, en ĉi tiu kazo). -- Yekrats 17:42, 2. Sep 2005 (UTC)
Pri la strangnomulo la malfacilaĵo estas ke la Wikimedia-programo malkapablas forigi paĝojn kun esperantoĉapelitoj literoj. Dum tute bone funkcias por ni geredaktantoj, ege misfunkcias kiam temas pri interlingvaj ligiloj, redirektoj, forigoj kaj aliaj funkcioj kiuj havas tian sintakson "index.php?title=Titolo&action=delete". Ja estas solvenda cimo. --Arno Lagrange  03:42, 3. Sep 2005 (UTC)
Post serĉado kaj demando ĉe wikimedia-tech, mi trovis la fonto de la cimo:
http://cvs.defau.lt/phase3/languages/LanguageEo.php?rev=1.81&content-type=text/x-cvsweb-markup
en la sekcio "iconv". Mi pensas, ke Vikipediisto:Brion VIBBER originale faris la supersignan ŝangilon. Mi sendis al li retpoŝton pri la cimo. -- Yekrats 18:29, 12. Sep 2005 (UTC)
Vi trovis la konvertilon, sed ĉu tio estas la fonto de la nuna problemo? Ĉu la konvertilo ŝanĝiĝis lastatempe? Mi havas la impreson, ke la problemon kaŭzas tio, ke oni plurfoje alvokas la konvertilon anstataŭ nur unufoje, do la cimo estas en alia loko. Cetere, oni verŝajne povus fari pli efikan konvertilon per strrev(strtr(strrev($x), ...)). Lingvano 08:19, 13. Sep 2005 (UTC)
Ĉiuokaze, ŝajne la problemo estas jam solvita: funkcias nun Rosa LUXEMBURG kaj Brfxxccxxmnpcccclllmmnprxvclmnckssqlbb11116. Lingvano 08:27, 13. Sep 2005 (UTC)
Eble estus bone, se ni ankoraŭ serĉus malĝuste nomitajn artikolojn pri la nomo, ekzemple en Kategorio:Svedio nun estas kvar artikoloj pri tiu ĉi nomo kaj nur unu estas ĝusta. Petro 13. Sep. 2005 08:49 (UTC)
Mi sendas dankojn al Yekrats, ArnoLangrange kaj al ĉiuj, kiuj interesiĝis pri korektoj de la titolo de l' artikolo pri la stranga nomo, kaj al Lingvano, kiu redirektis malĝuste nomitajn artikolojn al la ĝusta nomo. Nun estas en Kategorio:Svedio nur tiu ĝusta titolo de la artikolo. Petro 13. Sep. 2005 11:14 (UTC)

Hodiaŭ mi integrigis la Babel-projekton en mian vikipediistan paĝon. Farante tion, mi unu devis pasigi iom da tempo por komplete verki ĉiujn bezonatajn paĝojn, kategoriojn kaj ŝablonojn por mia denaska lingvo, la ĉeĥa, ĉar tiuj ankoraŭ en la projekto tute mankis. Krome, laborante pri tio, mi eksciis, ke la stato de la projekto en la esperantlingva Vikipedio estas grave malkontentiga. Krom la multo da entute mankantaj lingvoj, multaj lingvoj estis aldonitaj nur aparte (ekzemple pri la latina ne ekzistas ĉiuj bezonataj ŝablonoj). Ankaŭ ekzistas malkonzistecoj en la kolorigado de la kadroj (ĉu por ĉiuj niveloj la samajn koloroj kiel estas plejparte nun, aŭ ĉu sekvu la modelon de la angla Vikipedio kie diversaj niveloj kiel 1, 2 kaj 3 havas diverse helajn kolorojn?), eĉ malkonzistecoj en la nomoj de la ŝablonoj mem (por denaska parolanteco de ekz. la angla kelkaj uzas "en-D", aliaj simple "en" kiu ekzistas ankaŭ en la anglalingva Vikipedio, sed tie aliflanke krome ekzistas ankoraŭ "en-N" /native/). Eĉ ne ekzistas konsento pri la signifo de la unuopaj niveloj mem - ĉu "en-0" signifas neniun konon, aŭ ĉu ĝi egalas al "en-p" /pasiva/ (kiel alidirektiĝas ekzemple Ŝablono:Vikipediisto de-p). Same, ĉu ni enkonduku la nivelon "en-4", kiu antaŭ ne longe aperis en la anglalingva Vikipedio?

Miaopinie la projekto Babel rapide disvastiĝas en ĉiuj Vikipedioj kaj pro ĝia signifeco kaj utileco oni devus ĝin pli bone atenti ankaŭ en la nia. Kaj dume estas tute male, ĉar eĉ la paĝo Vikipedio:Babel ne aspektas tre bone, enhavas nesufiĉajn informojn kaj kelkfoje eĉ erarojn aŭ malaktualaĵojn.

Mi volontas kontribui al la proponata ĝustigo de la projekto Babel en la esperantlingva Vikipedio, sed por nun mi jam sufiĉe multe da tempo pasigis pri la kreado de la ŝablonoj pri la ĉeĥa lingvo. Tamen daŭre la ĉefa kialo, kial mi ne komencis labori mem kaj decidiĝis anstataŭe publikigi tion ĉi, estas ne nur la amplekseco de la laboro, sed precipe la neceso de ekzisto de komuna interkonsento pri la supre indikitaj kaj aliaj temoj, antaŭ ol oni komencas labori, riparadi, kreadi, ĝustigadi ktp. Ĉiu ajn agado aŭ diskuto rilata al ĉi tiu temo estos tre bonvenigita. Ja la Babel projekto tion indas, aŭ ne? Blahma 10:24, 3. Sep 2005 (UTC)

Vi tute pravas : la babelprojekto devas esti prizorgata. Kuraĝon al vi ! Mi bedaŭrinde nuntempe ne havas tempon por helpi. Arno Lagrange  09:27, 12. Sep 2005 (UTC)
Mi ankaŭ kunsentas, kaj trovis kelkajn similajn problemojn. Mi suposas ke pywikipediabot [2] [3] povus helpi, sed mi ankoraŭ ne uzis ĝin. --NealMcB 20:27, 13. Sep 2005 (UTC)

Serĉado en Vikipedio - denove redakti

Antaŭ nelonge estis en speciala paĝo - serĉado en Vikipedio tri eblecoj pri serĉata(j) vorto(j) - se artikolo kun preciza nomo laŭ serĉado ne ekzistis, aperis anonco: Redaktu la artikolon (kun la vorto), kaj gogla, jahua ebleco de serĉado de la koncerna vorto en artikoloj. Tio estis miaopinie bonega paĝo. Nun estas pri serĉado alia paĝo, kiu estas nur ia mispaĝo pri serĉado. Mi demandas, kial tiu ĉi paĝo estas senĉese ŝanĝata? Ĉu ni ne povas havi tiun bonegan paĝon, kiu estis ĉi tie antaŭ nelonge? Kia aŭ kie estas problemo, ke oni ŝanĝas ĝin senĉese? Mi ne scias, kiel ofte uzas ĝin aliaj vikipediistoj, sed mi uzas tiun ĉi paĝon ofte, se mi bezonas trovi vortojn, kiuj antaŭe ne estis ligitaj al artikoloj, kaj nun mi bezonas ligi ilin al nove estiĝintaj artikoloj. Bedaŭrinde, laŭ tiu nova versio de la speciala paĝo pri serĉado ne eblas trovi tiujn vortojn. Petro 9. Sep. 2005 15:04 (UTC)

La serĉpaĝo kun gugla jahua kaj nun ankaŭ MSNa - serĉiloj aperas kiam la propra Vikipedia serĉilo ne sufiĉe rapidas. Mi ne scias kiu pri tio decidas - ĉu roboto ? La ekstervikipedian serĉilaron povas redakti administranto. Pri la interna zorgas programistoj. Tiu ĉi serĉilo normale devus esplori la datumbazon (sed eble nur malfreŝan bildon de la datumbazo) dum la eksteraj serĉiloj esploras la publikigitajn paĝojn kaj estas nur de tempo al tempo ĝisdatitaj. Ambaŭ kaze la rezulto riskas esti malakurata. Arno Lagrange  09:27, 12. Sep 2005 (UTC)

eldoni paĝo de vordisto redakti

kial oni eldonis mia paĝo? tial mi ne estas aktiva? volonte, rispondu sur Mia kataluna paĝo
Vordisto | bla bla bla? 22:25, 13. Sep 2005 (UTC)

Pardonu, mi ne komprenas kial, sed nun mi povas legi mian paĝon.
Vordisto | bla bla bla? 22:29, 13. Sep 2005 (UTC)

Helico (apartigilo) redakti

Bonvolu rigardi artikolon pri Helico (apartigilo). Mi havas du demandojn: Kial la artikolo nomiĝas "apartigilo", due, bildo nomita Dosiero:Helicoj.jpg montras ŝraŭbojn kaj ne helicon. Ĉu eblas ankaŭ alinomigi bildon, se ĝi estas malĝuste nomita? Eble "malĝuste nomita" ne estas ĝustaj esprimoj, ĉar la bildo montras tute alian objekton ol ĝi estus montronta laŭ la nomo de la bildo. Miaopinie la tuta artikolo estas relaborenda rilate al la artikolo pri Helico. Petro 15. Sep 2005 06:50 (UTC)

Lingvaj Ŝablonoj redakti

En la vikipedio estas lingvaj ŝablonoj, kiuj priskribas kiujn lingvojn kiu scias. Sed sub ĉi tiuj ŝablonoj oni subkomprenas ke la uzulo povas kaj legi kaj skribi en la lingvo. Sed multaj homoj povas nur legi kaj kompreni iujn lingvojn, sed ne skribi en ili.

Do mi proponas krei specialajn ŝablonojn "nur legi":

Ekzemple por Esperanto jam ekzistantaj ŝablonoj:


eo-1

Ĉi tiu uzanto povas komuniki per baza nivelo de Esperanto.

eo-2

Tiu ĉi uzanto havas jam bonan scion de Esperanto, sed plu studas la lingvon.

eo-3

Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto


Proponantaj ŝablonoj:


eo-L1

Ĉi tiu uzanto povas nur legi per baza nivelo de Esperanto.

eo-L2

Tiu ĉi uzanto havas jam bonan scion de Esperanto por nur legi, sed plu studas la lingvon.

eo-L3

Ĉi tiu uzanto povas nur legi per alta aŭ flua nivelo de Esperanto


Ekzemple por mi denaska lingvo estas la rusa, do mi aldonus en mian paĝon ĉi tiajn ŝablonojn por la ukraina kaj la slovaka lingvoj, ĉar mi ilin komprenas pro simileco. Maksim 10:09, 15. Sep 2005 (UTC)

"Ĉapelitaj" literoj misfunkcias redakti

Aperis nova problemo kun "ĉapelitaj" literoj "ĉ", "ĝ", "ĵ", "ŝ", "ĥ" kaj "ŭ", kiuj oni skribas en nacilingvaj Vikipedioj rilate al artikoloj en Esperanto-Vikipedio. Vidu ekz. artikolon en Esperanto nomita Surĵik, poste vidu la saman artikolon en nacilingva Vikipedio, ekz. en la rusa, denove volu reveni al Esperanto-versio kaj jen - aperos neekzistanta artikolo "atendanta por redaktado". Alia ekzemplo: Kategorio:Maŝinoj - ĝi ekzistas same en la ĉeĥa, sed ne eblas reveni al versio en Esperanto. Ĉu denove konvertilo? Petro 15. Sep 2005 11:24 (UTC)

Tiu ĉi problemo estas miaopinie kiel eble plej rapide solvenda, antaŭ ol nacilingvaj vikipediistoj diros pri ni, ke ni skribas ligilojn al neekzistantaj artikoloj. Petro 15. Sep 2005 11:42 (UTC)

Ne estas surprizo al mi, ke nia X-sistemo ne funkcias en alilingvaj vikipedioj. Tamen, la solvo estas facila: simple transpoŝigu la esparanta(j)n vorto(j), aŭ, se vi preferas, uzu la Unikodan metodon &#nnn; kie nnn estas, ekzemple 349 por ŝ.

Le Hibou 12:00, 15. Sep 2005 (UTC)

X-sistemo antaŭe funkciis bone eĉ en nacilingvaj Vikipedioj. Kiam mi ligis Kategorion:Intermilitaj fortikaĵoj al la angla kaj la portugala Vikipedioj, en kiuj estas la samaj kategorioj, ĉio funkciis bone. Tien mi skribis normale "j" kaj "x" por aperigi "ĵ". Tiu ĉi problemo aperis antaŭ nelonge. Petro 15. Sep 2005 17:41 (UTC)

Verŝajne ĝi aperis en la sama momento, kiam malaperis la problemo pri neatingebla Rosa LUXEMBURG (alidirekto), ktp. Legu supre, se vi interesiĝas pri detaloj. Eble ne estus facile solvi ambaŭ problemojn samtempe. Lingvano 18:00, 15. Sep 2005 (UTC)

Mi ĵus kreis artikolon Shaw Island (Vaŝingtonio) kaj kvankam ĝi ekzistas, kaj mi povas atingi ĝin per la ligilo ĉe la responda anglalingva artikolo Shaw Island, mi ne povas atingi ĝin per la laŭaspekte samcela ligilo ĉe Insularo Sanjuana. Kaj ĝia titolo estas "Shaw Island (Vas xingtonio)" anstataŭ "Shaw Island (Vaŝingtonio)". Ve. Ŝajne mi riparis la ligilojn, sed nur per gluado de ŝ anstataŭ iksa "ŝ". --Haruo 02:32, 18. Sep 2005 (UTC)

klarigoj kaj solvoj redakti

  • Karaj gekolegoj, bv. unue pardoni mian longdaŭran foreston. Dum la lastaj monatoj mi longe pensis ĉu mi entute povos daŭrigi la kontribuojn ĉi tie, ĉu mi maladministrantiĝu aŭ ne. Sed tio estas alia temo.
  • Bv. trastudi la cimojn 01512, 03609 kaj 03611. Temas pri unua paŝo solvi la kompleksan temon de aŭtomata ĉapeligo de esperantaj literoj. Brion malaktivis la ĝisnunan aŭtomatan ĉapeligon por ligoj el aliaj projektoj. Mi tute subtenas tiun metodon ĉar mi post multmonata pripenso ankaŭ opinias ke la aŭtomata ĉapeligo estas afero de projektoj en Esperanto kaj ne tuŝu la alilingvajn projektojn. Tie oni nur eltranĉu la ligojn kaj uzu la rezultojn - la plej facila solvo konvena por ĉiuj kaj precipe por novuloj.
  • Konsekvencoj: Pro la ŝanĝo la ligoj al ĉiuj artikoloj entenantaj almanaŭ unu ĉapelitan literon povas esti fuŝaj. Povus esti
  1. ke ĉiuj ligoj el aliaj lingvaj estas fuŝaj / malaktualaj / uzantaj cx, gx, hx, jx, sx, ux anstataŭ ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ
  2. ekzistas almenaŭ unu ligo en alia lingvo per kiu oni povas trovi la titolon en la esperantlingva projekto
  • En la unua kazo menciata ĉisupre oni devas ŝanĝi tion permane; la dua helpas ke la robotoj iom post iom korektos la ligojn.
  • Bv. atenti ke la ŝanĝo rilatas ankaŭ al ĉiuj kunprojektoj.

cimo 03611 redakti

  • Laŭ mia kompreno la ligoj al alilingvaj projektoj estu samaj en la kodo / teksto de la paĝo en Esperanto kaj en la titoloj en la rilatantaj projektoj. Problemeto kaŭzos nur ligo al titolo el alilingva projekto enhavanta Esperanto supersignon ekzemple de:ŭ. Necesas maniero distingi inter "de:ux" kaj "de:ŭ".

Kion vi opnias ĉirilate? Amike Gangleri | Dh | D 13:34, 5. Okt 2005 (UTC)

kio okazis redakti

  • Rilate al cimo 03609 vidu la ŝanĝojn kiujn mi faris ĉe Vikipediioj de:, fr:, en: kaj eo: . Mi supuzas ke la plejmulto de la ligoj el alilingvaj Vikipediioj al eo: uzos ĉapelitajn literojn kaj ne kombinaĵojn do la "kroma" damaĝo verŝajne ne estas tre granda. Bv. raporti ĉi sube kromajn malfunkciantajn ligojn al Vikipedio en Esperanto kiujn vi trovos.