Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2017/8

Diversejo redakti

Peto legi ampleksigitan artikolon Apopleksio redakti

Karaj, dum la lastaj semajnoj mi intense prilaboris la artikolon "Apopleksio", kaj iom post iom puŝis ĝin super la limo de 30.000 bitokoj - ĉar ĝi estas unu el la plej havendaj 1000 artikoloj. Nun ĝi fine havas la verdan trafiklumon! Bedaŭrinde mi spertas pri medicino, sed estas novulo rilate vikipedion. Povas esti ke la formo ne bonas, kaj kompreneble verŝajne troveblas diversaj tajperaroj ... Pro tio mi petas vi pli spertajn vikipediitojn legi la artikolon kaj laŭeble akcepti la ŝanĝojn (aŭ plibonigi la erarojn :-) ). Dankon! --Anina (diskuto) 08:53, 23 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Gratulon pro la bela kaj interesa artikolo tiom teknika. Mi tralegis ĝin, korektetis malmultajn tajperaretojn kaj aldonis ligilojn. Nun ĝi estas sufiĉe kompleta. Se vi deziras pluigi tiun belan agadon, aliaj havendaj artikoloj de la plej necesa kategorio Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB atendas vin, ekzemple Alzheimer-malsano, Cerbo, Kardiovaskula sistemo, Korinfarkto ktp. Ĝis kaj dankon.--kani (diskuto) 12:16, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu la artikolo pri Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto estas konforma al la reguloj de la Esperanta Vikipedio? Se ne, kiel oni povus plibonigi ĝin? --Fiskot (diskuto) 08:52, 24 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Alŝuti dosierojn redakti

Kial la Esperanta Vikipedio permesas alŝuti dosierojn nur al la Komunejo? Mi kontrolis kelkajn aliajn Vikipediojn, kaj tiuj (inkluzive de la Angla) ebligas facile "lokan" alŝuton. --Surfo 10:12, 28 aŭg. 2017 (UTC) Kiel mi povas alŝuti bildojn por uzo nur en la Esperanta Vikipedio? --Surfo 12:03, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]


Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

21:45, 7 aŭg. 2017 (UTC)

23:28, 14 aŭg. 2017 (UTC)

18:00, 21 aŭg. 2017 (UTC)

22:09, 28 aŭg. 2017 (UTC)

Demando pri {{dato}} redakti

Saluton!

En la franclingva Vikipedio, mi povas uzi la ŝablonon {{date}} por paroli nur pri monato kaj jaro, kaj ne tago. Ekzemple, se mi volas paroli pri septembro 1993, mi povas tajpi {{date||septembre|1993}}. Tio ne funkcias en la esperantlingva Vikipedio kun la ŝablono {{dato}}; se mi tajpas {{dato||septembro|1993}}, nur la jaro aperas.

Kiel mi faru do, laŭ vi? Ĉu simple ne uzi ŝablonon? Aŭ ĉu ekzistas alian ŝablonon? Ĉu eble indus plibonigi tiun ŝablonon aldonante tiun eblecon?

Dankon!
Theomanou (diskuto) 08:18, 10 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Eblas skribi {{dato|[[septembro]] [[1993]]}} (septembro 1993), sed tio tute ne estas kontentiga. "Mi donas mian langon al la kato" kiel oni diras en la franca... --Dominik (diskuto) 07:43, 12 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Theomanou kaj Dominik. Mi ĵus aldonis la novan trajton al la modulo {{datoj}} kaj per tio do al la ŝablono {{dato}}. Mi eĉ jam aldonis informon al la ŝablona dokumentado. Ĉu mi same faru pri la ŝablono {{daton}}? Se la tago forestus, la akuzativo tiam ja devus moviĝi al la monato. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 13 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon @Tlustulimu! Jes, mi taksus ankaŭ utila same agi por la ŝablono {{daton}} (ekz-e: «Septembron 1991, prirabadoj okazas en Zairo, plirapidigante la falon de la Ŝtato» aŭ «la kongreso estis movita en septembron 1991»). Ja tiaj uzoj estas malpli multaj ol tiuj kun la tago, sed ili ja povas okazi. Dependas do ĉefe, mi pensas, de la malfacileco de la operacio.
Cetere, mi ne scias ĉu estas facile aŭ eĉ utile, sed mi proponus modifi iom la ŝablonon. Mi ŝatus esti Lua-isto por helpi rekte, ĉar mi ŝatas uzi la ŝablonojn, kaj ege uzas ilin en la franclingva Vikipedio, sed malfeliĉe mi nur povas atesti kun la vidpunkto de simpla uzanto; la teĥnikistoj elektu se tio, kion mi diras sufiĉe gravas por esti realigita.
Nu, nun, la ŝablono ligas la tagon kun la monato al la paĝo tago+monato kaj la jaron al la jaro (ekz-e 22-a de aprilo 2010). Laŭ mi, la ŝablono pli utilus se la tago estus ligata al la paĝo tago+monato, la monato al la paĝo monato+jaro kaj la jaro simple al la jaro (ekz-e 22-a de aprilo 2010). Kion pensas vi?
--Theomanou (diskuto) 07:39, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Nedankinde, Theomanou. Mi ne certas, ĉu estus utile ŝanĝi la ligilojn de {{dato}} kaj {{daton}}. Sed mi ĵus sukcesis aldoni trajton al proveja versio de {{daton}}, tiel ke jam funkcias la jeno: * {{daton/provejo||aprilo|2004}}:
Saluton, Theomanou. Intertempe mi havis eĉ alian ideon, parte laŭ la germana ŝablono. Nun la ligilo ĉe la dato estas eĉ malaperigebla. Krome la jam delonge kaŝe trovebla parametro "ar", kiu ne estis uzata ie, nek povis funkcii, nun finfine estas uzebla. Ekzemplojn mi ĵus aldonis al la dokumentadoj de {{dato}} kaj {{daton}}. Ĉu ankaŭ ĉe la aliaj ŝablonoj, kiuj uzas la modulon {{datoj}}, la ligilo fariĝu malaktivigebla? --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Nu, se vi ne taksas mian ideon bona, oni povas forlasi ĝin :-) .
Estas bonega ideo permesi la malaperon de la ligilo! Do bonus ankaŭ por la aliaj ŝablonoj (mi ekzemple pensas pri {{aĝo}}). Pri {{dato|2/3|majo|2017}}, jes, tio ankaŭ bonas laŭ mi, se la "2", anstataŭ ligi al 2, ligas (en via ekzemplo) al 2-a de majo.
Cetere, mi permesis al mi fari etan korekton en la dokumentado de {{dato}}.
--Theomanou (diskuto) 18:33, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu iu povus ripari ŝablonon, fuŝitan en Taŝkento? Mi tute mallertas pri tiaĵoj.--RG72 (diskuto) 14:39, 10 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Kiam tia Lua-eraro okazas, eblas provizore ripari malplenigante servilan kaŝmemoron (aldonu "?action=purge" post la supra adreso). --Dominik (diskuto) 12:33, 11 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Zorgiga kategorio pleniĝis pro novulo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj subite sufiĉe pleniĝis. Mi supozas, ke tion kaŭzis la ŝanĝego de grava Lua-modulo {{Wikidata}}. Ĉar la modulo ne en ĉiuj trajtoj koincidas kun alilingvaj versioj, ĝi eĉ enhavas aldonojn, kiuj alivikie verŝajne ne ekzistas, kaj jam estas ofte uzata, mi malfaris la ŝanĝegon kaj eĉ protektis la modulon. --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 13 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Nekonata nombro redakti

Dum redaktado sub la redakta fenestro estas fenestro pri Resumo, kie dekstre aperas nombro ĉ. 250. Kio estas tio? --Crosstor (diskuto) 08:31, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

La resumo povas enhavi nur 250 literojn, kaj tiu nombro afiŝas la nombron da restantaj literoj (se vi tajpas, vi vidos ke tiu nombro malaltiĝos). --Theomanou (diskuto) 05:07, 15 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Se mi pluredaktas la artikolon (en la dua fojo), tiam la nombro estas 255. --Crosstor (diskuto) 05:38, 16 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Tio estas normala, tio koncernas nur la linion Resumo. --Dominik (diskuto) 05:50, 16 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

László Farkas (lokhistoriisto) redakti

Nekonatulo fuŝe redaktis László Farkas (lokhistoriisto)-on!--Crosstor (diskuto) 03:39, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon. --Dominik (diskuto) 03:58, 14 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Hejma kato redakti

En Hejma kato ĵus okazis suspektindaj redaktadoj, supozeble vandalismo, bonvolu kontroli la paĝon.--Crosstor (diskuto) 10:51, 21 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]