Ne konfuzenda kun la Dogriba lingvo.

La Dogra Lingvo (डोगरी aŭ ڈوگرى) estas Hindarja lingvo parolatata de ĉirkaŭ du milionoj da homoj en Barato[1] kaj Pakistano, ĉefe en la regiono Jammu de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, sed ankaŭ en norda Panĝabo, Himaĉal-Pradeŝo, aliaj partoj de Kaŝmiro, kaj aliloke.

Dogra lingvo
डोगरी ڈوگرى (ḍogrī)
natura lingvomoderna lingvo
Dogri-Kangri-Bhateali
Parolata en Barato, Pakistano
Regiono Jammu, Kaŝmiro, Himaĉal-Pradeŝo, Panĝabo (Pakistano), Panĝabo (Barato)
Parolantoj 2 milionoj
Skribo Nagario, Takria, Perso-araba skribsistemo
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Hindirana
Hindarja
Norda Zono
Dogra
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 doi
  ISO 639-3 dgo
  Glottolog dogr1250
Angla nomo Dogri
Franca nomo dogri
  ISO 639-3 doi Dogri (ĝenerala)
  ISO 639-3 dgo Dogri (specifa)
  ISO 639-3 xnr Kangri
Noto
Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
vdr
Areoj en Barato kaj Pakistano kie la dogra kaj parencaj dialektoj estas parolataj

Ethnologue nomas la dogran "makrolingvo" kaj inkluzivas la lingvon kangra sub ĝi. Sekve, laŭ Ethnologue, 3,8 milionoj da homoj parolas la dogran.[2] Sed la barata registaro klasifikas la kangran kiel unu el la 49 gepatraj lingvoj sub la lingvonomo la hindia.[3]

Dograj parolantoj estas nomitaj (ne-Esperante) "Dogra", kaj dogrujo, la dogre-parolanta regiono, estas nomita "Duggar". La dogra estas membro de la okcidenta pahari grupo de lingvoj. La lingvo estas nomata la pahara (पहाड़ी aŭ پھاڑی "Pahari") en Pakistano kaj Pakistane administrataj partoj de Kaŝmiro. Nekutime por hindeŭropa lingvo, la dogra estas tona, trajto kiun ĝi komunigas kun aliaj okcidentaj paharaj lingvoj kaj la panĝaba.

Skribsistemo redakti

La dogra estis originale skribata uzante la takrian skribsistemon, kiu estas proksime parenca al la ŝarada skribsistemo uzata de la kaŝmira kaj la gurmiĥa kiun oni uzas por skribi la punĝaban. Ĝi estas nun pli kutime skribata en Nagario en Barato, kaj la nastalika formo de la Perso-araba en Pakistano kaj pakistane administrata Kaŝmiro.

Iuj komunaj vortoj redakti


La dogra Vorto Esperanta Traduko Komparativo[4]
آہ / ऑह aah Jes haa.N (hindia/urdua, panĝaba), aa (kaŝmira)
کنے / कन्ने kanne Kun saath (hindia/urdua), sityə (kaŝmira), naal (panĝaba)
نکے / नुक्के nukke Ŝuoj ĝuute (hindia/urdua), chhittar (panĝaba)
پت / पित्त pitt Pordo darvaazaa (hindia/urdua/kaŝmira), bua (panĝaba), bar (kaŝmira)
کے / के ke Kio kjaa (hindia/urdua/kaŝmira), kii (panĝaba)
کى / की kii Kial kjo.n (hindia/urdua), kjazi (kaŝmira), kanu (panĝaba)
ادوانہ / अद्वाना advaanaa Akvomelono tarbuuz (hindia/urdua/panĝaba), hadvaanaa (panĝaba/persa)
دنيہ / दुनिया dunijaa Mondo dunijaa (hindia/urdua/panĝaba/kaŝmira/persa)


Tonaleco redakti

La okcidentaj paharaj lingvoj, la panĝaba kaj panĝabaj dialektoj ofte estas tonaj, kio estas sufiĉe malofta por la hindeŭropa lingvaro. Ĉi tiu tonaleco igas la dogran malfacila por parolantoj de aliaj hindarjaj lingvoj. Tamen, denaskaj parolantoj de la panĝaba (aparte parolantoj de nordaj dialektoj kiaj la hindka (=Hindko), kaj la mirpura) povas trovi la transiron pli facila. Iuj komunaj ekzemploj estas montritaj ĉi sube.


Frazo Tono Esperanta Traduko
Kora ha. Egala Ĝi estis vipo.
Kora ha. Falanta-Leviĝanta Ĝi estis ĉevalo.
Kora ha. Leviĝanta Ĝi estis amara.
Das keeyaan? Falanta Kial estas dek?
Das keeyaan. Leviĝanta Diri al mi kiel (ĝi okazis).


Historiaj mencioj redakti

La greka astrologo Pulomi, akompananta Aleksandron en lia kampanjo de 323 a.K. en la hindian sub-kontinenton, priskribis iujn loĝantojn de Duggar kiel "kuraĝan dogran familion loĝantan en la montaroj de Ŝivalik."[5]

En la jaro 1317, Amir Ĥusro, fama poeto de la hindia kaj la persa, menciis la dogran ("Duger") dum priskribado de la lingvoj kaj dialektoj de Barato ĉi tiel: "Sindhi O’ Lahori O’ Kashmiri O’ Duger."[6]

Teorioj pri noma fonto redakti

Intelektuloj en la korto de Maharaja Ranbir Singh de Jammu kaj Kaŝmiro, priskribis la nomon Duggar kiel malformigitan formon de la vorto dwigart, kiu signifas "du trogoj," ebla aludo al la lagoj Mansar kaj Sruinsar.

La lingvisto Drew [detaloj bezonataj] konektis la terminon Duggar kun la raĝastana vorto doonger, kiu signifas "monteto", kaj Dogra kun Dongar. Tiu opinio fojfoje spertas mankon de subteno tamen, pro la nekonsekvenco de la pretendataj ŝanĝiĝoj de la raĝastana al la dogra (esence la demando kiel Doonger iĝis Duggar dum Donger iĝis Dogra).

Ankoraŭ alia propono fontas el la ekzisto de la vorto durger en la muzeo Bhuri Singh (en Ĉamba, Himaĉal-Pradeŝo). La vorto durger signifas "nevenkebla" en kelkaj nordaj hindiaj lingvoj, kaj povis esti aludo al la malebeneco de la tereno de la dogroj ("Duggar") kaj al la historie militistigitaj kaj aŭtonomaj dograj socioj.

En 1976, la fakuloj ĉeestantaj la lingvan sesion de la 'Tut-Barata Orienta Konferenco' tenita en Dharwar, Karnatako ne sukcesis atingi ĝeneralan interkonsenton pri la hipotezoj dwigart kaj durger, sed ja atingis konsenton pli la ligo Doonger-Duggar. En la sekva 'Tut-Barata Orienta Konferenco' tenita en Jaipur en 1982, la lingvistoj konsentis, ke la kulturoj, lingvoj kaj historioj de Raĝastano kaj Duggar komunhavas iomajn similecojn. Estis ankaŭ sugestite, ke la vortoj duggar kaj dogra estas komunaj en iuj partoj de Raĝastano. Aparte, estis asertite, ke areoj kun granda nombro da fortikaĵoj estas nomitaj Duggar, kaj iliaj loĝantoj estas laŭe nomataj dogroj. La lando Duggar ankaŭ havas grandan nombron da fortikaĵoj, kio povas subteni la opinion supre. Artikolo fare de Dharam Chand Prashant en la literatura revuo Shiraza dogri sugestis, ke "la opinio, ke la vorto 'Duggar' estas formo de la vorto 'Duggarh' sonas konvena."[7]

Ĵusa Historio redakti

En modernaj tempoj rimarkinda dogra traduko (en la takria skibsistemo) el la Sanskrito de klasika matematika majstroverko "Lilavati," de la alte taksita matematikisto Bhaskaracharya (n. 1114 p.K.), estis publikigita de Vidya Vilas Press, Jammu en 1873. Ĉar legivo en la sanskrita restis limigita al malmultaj, la forpasinta kashmira Maharajo Ranbir Singh tradukigis la verkon Lilavati en la dogran per Jyotshi Bisheshwar, tiama ĉefo de Jammu Pathshala.[8]

La dogra havas establitan tradicion de poeziaj, fikciaj kaj dramaj verkoj. Lastatempaj poetoj gamas de la 18-jarcenta dogra poeto Kavi Dattu (1725-1780) en la kortumo de Hindreĝo Ranjit Dev al profesoro Ram Nath Shastri kaj Sinjorino Padma Sachdev. Kavi Dattu estas alte estimata pro liaj Barah Massa (Dek du Monatoj), Kamal Netra (Lotusaj Okuloj), Bhup Bijog kaj Bir Bilas. Shiraza dogri estas la dogra literatura gazeto eldonita fare de la jammu-kaj-kaŝmira Akademio de Arto, Kulturo kaj Lingvoj, kiu estas rimarkinda eldonejo de moderna dogra literatura verko; alia estaa la Dogri Sanstha. Popularaj ĵusaj kantoj inkluzivas Pala Shpaiya Dogarya, Manney di Mauj kaj Shhori Deya. La fama pakistana kantistino Malika Pukhraj havis radikojn en la regiono Duggar kaj ŝiaj prezentoj de kelkaj dograj kantoj daŭras esti popularaj en la regiono. Iuj devotaj kantoj, aŭ bhajanoj, verkitaj de Karan Singh gajnis pligrandiĝantan popularecon tra la tempo, inkluzive de Kaun Kareyaan Teri Aarti.

Dogran dissendadon regule faras Radio Kaŝmiro (filio de Tut-Barata Radio) kaj Doordarshan (barata ŝtat-televido disvidiĝas en Jammu kaj Kaŝmiro. Tamen, la dogra ankoraŭ ne havas dediĉitan ŝtatan televidan kanalon, malkiel la kashmira (kiu havas la kanalon Doordarshan Koshur, haveblan per kablo kaj satelita televido en la tuta Barato).

Oficiala agnoskiĝo de la lingvo estas laŭgrada, sed progresema. La 2-an de aŭgusto 1969, la Ĝenerala Koncilio de la Akademio Sahitya en Delhio agnoskis la dogran kiel "sendependan modernan literaturan lingvon" de Barato, surbaze de ĉiesvoĉa kandidatigo de panelo de lingvistoj.[9] La dogra estas unu el la ŝtataj lingvoj de la barata ŝtato Jammu kaj Kaŝmiro. La 22-an de decembro 2003, en grava mejloŝtono por la oficiala statuso de la lingvo, la dogra estis agnoskita kiel oficiala lingvo de Barato en la barata konstitucio. En Pakistano, la lingvo (sub la nomo "Pahari") daŭras prosperi, sed estas ne sciata esti ricevinta oficialan subtenon ĝis nun. La Alami Pahari Adabi Sangat (Tutmonda Pahari Kultura Asocio) estas pakistana organizo dediĉita al la plibonigo kaj progresigo de la lingvo.

Lingvo kaj Dialektoj redakti

Ĉar la dogra, la kaŝmira, la punĝaba, la urdua kaj la hindia lingvoj estas parolataj en regiono kiu estas vidinta gravan etnan kaj identan konflikton, ĉiuj spertis la demandon dialekto kontraŭ lingvo. En diversaj tempoj, iuj pretendis, ke la okcidentaj paharaj lingvoj estas dialektoj de la punĝaba, en aliaj, iuj pretendis, ke la okcidentaj paharaj lingvoj (kiaj la rambana) estas dialektoj de la kaŝmira. Simile, la punĝaba estas pretendata esti dialekto de hindia lingvo fare de multaj hindialingvaj parolantoj. Iagrade, "lingvo estas dialekto kun terarmeo kaj mararmeo."

En moderna lingvistiko, la hindia lingvo, la urdua, la punĝaba, la kaŝmira kaj la dogra estas ĉiuj konsiderataj distingaj hindo-iranaj lingvoj. Ĉiu el ĉi tiuj lingvoj havas centran normon sur kiu sia literaturo estas bazita, kaj de kiu estas multaj dialektaj variaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Gopal Haldar. 2000. Languages of India. National Book Trust, New Delhi. Lingvoj de Barato. Nov-Delhio.
  • The Dogri Language Arkivigite je 2007-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, article by Ved Kumari Ghai La dogra Lingvo], artikolo fare de Ved Kumari Ghai
  • Duggar Times, Duggar Tempoj [1] Arkivigite je 2012-01-17 per la retarkivo Wayback Machine, for more on Dogri Language, Literature and Writers por pli sur la dogra Lingvo, Literaturo kaj Skribistoj
  • "One Hundreth Amendment," news report on the recognition of Dogri as a national language, "Unu Hundreth Amendo," nova raporto sur la (ekkono, rekonado) de la dogra kiel nacia lingvo [2] Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • Modifications to Devanagri to represent Dogri tones, Ŝanĝoj al Devanagri al prezenti la dograjn tonojn [3] Arkivigite je 2009-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Alami Pahari Adabi Sangat (Global Pahari Cultural Association) [4] Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • The Takri script, (~la takria skribsistemo) [5]
  • Paper on Tonality and Intonation in Punĝabi, Papero sur Tonaleco kaj Intonation en Punĝabi, [6]

Referencoj redakti

  1. Parolantoj de dogra laŭ la barat-registara popolnombrado de 2001
  2. Parolantoj de dogra laŭ la datumbazo Ethnologue
  3. La kangra listigita sub la hindia laŭ la barat-registara popolnombrado de 2001
  4. Transskribo laŭ la sistemo ITRANS, modifiita al Esperanto-literoj. Tiel, y iĝas j, kaj j iĝas ĝ.
  5. (Tradukita de) La dogra en la familio de mondaj lingvoj, fare de Balkrishan Shastri, la dogra Esplori-1981, la Dogra Esplor-Centro, Jammu Universitato, Jammu
  6. (Tradukita de) "la dogra Prozo Skribanta antaŭ Sendependeco," RAM Nath Shastri, la dogra Esplori-1981, la dogra Esplori Centro, Jammu Universitato, Jammu
  7. "Duggar Shabad di Vayakha," Dharam Chand Prashant, Shiraza la dogra, Aprilo-Majo 1991, Jammu-kaj-Kaŝmira Akademio de Artoj, Kulturo kaj Lingvoj
  8. Jarcento Malnova Printis la dogra, Literaturo per B. P. Sharma, Jammu & Kaŝmiro Ŝtato Esplori Biannual
  9. Indian Express (~Barata Ekspreso), Nov-Delhio, la 3-an de aŭgusto, 1969,