Ŝablono-Diskuto:Informkesto kluzo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch in topic Pluraj duboj

La ŝablono nun estas en akceptebla stato.

Ĝi ekestis el la praktikaj bezonoj de sportboata turismo. La informoj pri kluzoj ekzisas, sed en divesaj lokoj. Ekzemple ili estas foje ordigitaj lau nomo, alifoje lau la akvovojo aŭ la "Wasser und Schifffahrtsamt (WSA)"

Iam oni havo la reton sur la boato kaj povas tuj rigardi. --Illuminatus ĉe 149.234.246.222 18:32, 11. Mar 2008 (UTC)

Ŝablona kodo kaj larĝeco redakti

Saluton, gekaraj. Mi proponas rearanĝi la ŝablonon, tiel ke ĝi en artikoloj ne plu estas same larĝa kiel la artikolo mem. Krome ĝia kodo ne uzas vikian sintakson. Kore --Tlustulimu 19:16, 12. Mar 2010 (UTC)

(+) Krome ĝi fariĝu informkesto laŭforme kaj laŭtitole. Se ne estas aliaj proponoj dum kelkaj tagoj, mi aranĝos tion. Kore --Tlustulimu 19:22, 12. Mar 2010 (UTC)

Malnova, nevikia kodigo redakti

Mi ĵus forigis la elkomentitan nevikian kodon.

{{#if: {{{stato}}} |

{{pagename}}

{{{labor}}}

{{{dim}}}

{{{vojo}}} km {{{loko}}} ↓{{{profund}}} m

{{#ifeq: {{{kanalo}}} | auto | Auto | UKW
{{{kanalo}}} }}

▲ {{{rap1}}} km/h
{{{ven1}}}

▼ {{{rap2}}} km/h
{{{ven2}}}

{{#if: {{{bildo}}} | [[Image:{{{bildo}}}|400px]] }}

{{{tel1}}}

{{{tel2}}}

↕ {{{long}}} m
↔ {{{larĝ}}} m

Kore --Tlustulimu 15:29, 27. Mar 2010 (UTC)

Rearanĝo redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus rearanĝis la ŝablonon, transprenante la jam difinitajn parametrojn. Do ĝi nun aspektas kiel informkesto. Sed mi havas demandon: kion signifas UKW kaj la numero? Kore --Tlustulimu 16:14, 27. Mar 2010 (UTC)

Pliaj parametroj redakti

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis pliajn parametrojn al la ŝablono, nome:

• latitudo
• longitudo
• regiono-ISO
• situo sur mapo

Do, nun eblas aldoni koordinatojn kaj eĉ mapon kun markilo. Ĉu iu havas proponon pri pliaj parametroj? Se jes, bonvolu unue noti ĉi tie, por ke ne estiĝu ĥaoso. --Tlustulimu (diskuto) 15:58, 14 Apr. 2013 (UTC)

Pluraj duboj redakti

Kio estas "UKW {{{kanalo}}}"? En la priskribo nur notiĝas "numero de kanalo" (ĉu akvovojo aŭ ĉu komunika kanalo?). En la germana ekzistas mallongigo UKW de Ultramallongondo radiokomunikado, angle VHF, Very High Frequency, sed ĉu temas pri tio? Ĉu la ŝajne germanlingva mallongigo indikus ke temus pri io specife uzata en Germanio? Se jes, kial en la germana ŝablono pri kluzoj estas nenio tia? De kie oni prenu indikon pri "numero de kanalo", kaze ke temus pri sistemo specife uzata en Germanio, se ĝi eĉ ne menciatas en la germana vikipedio? Sed eĉ se facile troveblus informoj en la germana vikipedio, esperantlingva informkesto nepre estu tutmonda kaj ne enhavu kapricojn nur de unu lando.

Mi proponas aŭ lingve universaligi aŭ dubokaze simple forigi tiun parametron kaj entute elpreni ĉion ne internacie aplikeblan el la ŝablono. Krome la ruĝaj kaj verdaj punktoj ŝajnas al mi dubindaj. Ĉu en kazo ke iu kluzo dumtempe fermiĝas la kluzistoj iros al sia laboreja komputilo kaj en la esperantlingva vikipedio ŝanĝas la parametron "stato", tiel ke en la esperantlingva artikolo aperos du ruĝaj punktoj? Ion tian sendube neniu kredas (despli ke la parametro "stato" eĉ ne menciatas en la dokumentado, do la kluzistoj devos ne nur regi Esperanton kaj vikipedian redaktadon, sed devos esti aparte spertaj fakuloj pri e-lingva vikipedia ŝablonuzado): La punktoj simple elprenendas.

ThomasPusch (diskuto) 19:05, 3 maj. 2016 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus forigis la superfluajn parametrojn, sed aldonis novajn, parte laŭ la germana ŝablono de:Vorlage:Infobox Schleuse. Krome la kreinto ne atentis, ke mallongigaj parametroj estas evitindaj. Tial mi ĵus aldonis alternativajn parametrojn por la mallongigitaj parametroj.
Nun ankoraŭ ĝenas min, ke vojo kaj akvejo fakte difinas la saman aferon. Ĉu mi iel regrupigu tion? --Tlustulimu (diskuto) 06:52, 4 maj. 2016 (UTC)Reply
Vi pravas. En la paĝoj kiujn mi ĵus kontrolis la parametro "akvejo" tute ne uziĝis, nur la parametro "vojo" havis informon. Mi proponas, ke la parametronomo estu "akvovojo", kaj nomiĝu tiel. Laŭ la informkesta ideo, la informo aperu dufoje: Supre estu indiko je kiu punkto de la akvovojo (ekzemple ĉe kilometrosigno 3,5) situas la kluzo, iom pli sube estas la ĉapitro "situo" en kiu la akvovojo mem notiĝas. Krome laŭ mi malklaras ke "loko" estu nur kilometra indiko, kaj "loko2" estu loĝloko. Mi tial renomigas la parametron "loko2" al "loĝloko". Ja la informkesto ne uzatas en multaj artikoloj: mi rapide trakontrolos ilin por garantii ke ne tamen ie uzatis ambaŭ parametroj "loko" kaj "akvejo". Krome, se vi volas vi bonvenas aranĝi la informkestan kapon dezajne simile al la plej multaj aliaj informkestoj. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 12:53, 6 maj. 2016 (UTC)Reply
Tute konkrete la ŝablono ĝis nun uziĝis en sep mallongaj artikoloj. Ne estis granda laboro en ĉiuj sep uzoj de la informkesto meti la plenajn parametrojn, tiel ke la mallongigitaj parametroj nur iĝis historia alternativo, ne plu praktike uzatas. Pri ĉiuj sep kluzoj facilis trovi la koordinatojn, tiel ke ĉiuj nun havas situobildon, kaj pri du intertempe ankaŭ aldoniĝis fotoj al la vikimedia komunejo, tiel ke eblis aldoni tiujn. Tiel ĉi laŭ mi la ŝablono kaj ties uzo estas en ordo. ThomasPusch (diskuto) 11:38, 8 maj. 2016 (UTC)Reply

Plia dubo:

Mi ĵus teste provis apliki la informkeston al la teksto pri la kluzo Herne-Oriento, kiu ĝis nun estis sen-informkesta. Plurajn informojn mi ne trovis (ekzemple la labortempojn), sen ke tio tro ĝenus. Sed min iritas la parametro "rapideco" (ambaŭflanke de la kluzo): de tie oni prenu la du ciferojn pri rapideco? La ĝis nun tutsola uzinto de la informkesto uzis ĝin nur por kluzoj de la norda parto de la federacia lando Brandenburgio, kaj laŭ mia impreso ĉiam ŝablone enmetis rapidecon "6 km/h". Sed ĉu ŝipo veturas tiom rapide aŭ iom malpli rapide, nur dependas de la stiranto. Imageblus ke temus pri maksimuma rapideco en la koncerna kanaloparto. Bone, se tiel estas, tiam la demando estas de kie preni tian informon. Se ne estas respondo al tiuj demandoj, eble pli bonus forpreni la parametron "rapideco" aŭ almenaŭ deklari ĝin ne-nepra, por ke aliaj homoj povu apliki la informkeston al aliaj kluzoj, ankaŭ ekster Germanio, kaj ne ĉiuj cerbumu pri la sama nerespondata demando. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 8 maj. 2016 (UTC)Reply
Farite: nun la du parametroj "rapideco" ne plu estas nepraj. Al la mencioj "6 km/h" en la ŝablonuzoj pri kluzoj de norda Brandenburgio mi aldonis ŝablonon {{mankas fonto}}. DThomasPusch (diskuto) 16:55, 8 maj. 2016 (UTC)aŭre estus interese scii kion ekzakte celu la parametro!Reply

Mi teste kreis paĝon pri la ronda kluzo de Agde, la al mi persone plej bone konata kluzo de Francio, kiu havas teknike nekutiman formon kaj krome estas aparte frue konstruita kluzo (jam en 1676), do estas "historia teknika monumento". Tamen mi ne trovis bonan referencon ĉe kiu kilometrosigno de la Sudfranca Kanalo situas la kluzo, kaj pro tio konsciiĝis ke ankaŭ la indikon "loko", kiu postulas tian kanalan kilometroindikon, oni prefere igu ne-nepra parametro. Ankaŭ tion mi jam realigis. ThomasPusch (diskuto) 16:58, 8 maj. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto kluzo".