Kluzo Herne-Oriento

La kluzo Herne-Oriento (germane Schleuse Herne-Ost) apartenas – ekde la Rejno – al la lasta el la kvin kanalŝtupoj de la Rejn-Herne-Kanalo en Herne. La ĝemelkluzo troviĝas je kanala kilometro 37,26. Herne-Ost (oriento) ekfunkciis en 1914 kiel plej orienta el la origine sep kanalŝtupoj de la Rejn-Herne-Kanalo.

Kluzo Herne-Oriento
Diversaj datumoj
loko kaj profundo

ĉe la signo 37,26 km de la Rejn-Herne-Kanalo ↓12,80 m

Longeco kaj larĝeco ↕ 190 m
↔ 12 m
apudaj kluzoj

Rejn-Herne-Kanalo: 5 km: kluzoparo Wanne-Eickel
transiro inter Rejn-Herne-Kanalo kaj Dortmund-Ems-Kanalo: 9 km: tie la vojo pasas ĉe (sed ne tra) la ŝiplifto Henrichenburg

Situo
Akvovojo Rejn-Herne-Kanalo
Geografia situo 51° 33′ 51″ N, 7° 14′ 28″ O (mapo)51.5641666666677.2411111111111Koordinatoj: 51° 33′ 51″ N, 7° 14′ 28″ O (mapo)
Kluzo Herne-Oriento (Nordrejn-Vestfalio)
Kluzo Herne-Oriento (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Kluzo Herne-Oriento
Kluzo Herne-Oriento
Situo de la kluzo en Nordrejn-Vestfalio

Map

Bildo de la kluzo
Bildo de la kluzo
Respondeco
Telefono +49 - 2323 - 9850-200
Respondeca WSA Duisburg-Meiderich
vdr
Mapo de la kanalo kun havenoj, kluzoj ktp.

La kluzoinstalaĵo Herne-Oriento estis novigita en la jaroj 1986 ĝis 1992 kiel duopa kluzo. Ĉiu el la du novaj kluzokameroj estas 190 metrojn longa kaj 12 metrojn larĝa. La akvo ĉe la supra pordego estas 4 metrojn profunda. En direkto al la supra akvo fermas la kluzon turnsegmenta pordego. Kontraŭfluaj pordegoj fermas la kamerojn kontraŭ la malsupra akvo. La diferenco inter supra kaj malsupra akvo estas 12,8 metroj. Unu kluzado bezonas proksimume 14 minutojn – sen kalkulo de la en- kaj elveturadaj tempoj por la ŝipoj.

La du kluzokameroj estas tiel interligitaj, ke la forfluanta akvo de la unua kamero povas esti uzata por la plenigo de la alia kamero, ĝis kiam la du akvoniveloj egalas. Pro tio la nomo „ĝemelkluzo“. La duan duonon de la akvo oni forfluigas en la malsupran akvon, la alian, duonplenan kameron oni plenigas ekde la supra akvo. Tiamaniere oni duonigas la akvokonsumon por kluzado. Ĉar kanalo estas senflua akvaĵo kaj ne rivero, oni devas elspeze kompensi la akvoperdon de la supra akvo je la kluzado per retropumpado. Pro tio ankaŭ ĉi tiu kanalŝtupo havas retropumpstacion.

Supre de la nuna kluzo en la kanalhaveno de la Minejo Friedrich der Große enbuŝiĝas la branĉokanalo de la Dortmund-Ems-Kanalo de la urboparto Henrichenburg de Castrop-Raŭel al Herne, kiu en 1950 estis alordigita al la Rejn-Herne-Kanalo[1].

Je la finaĵo de la havendigo inter kluzoenveturejo kaj jaĥthaveno Herne-Oriento staras la skulptaĵo Reemrenreh de Bogomir Ecker, starigita dum la kulturĉefurba jaro en la Ruhr-Regiono kiel ero de la artprojekto Emscherkunst.2010.

Referencoj redakti

  1. M. Eckoldt (eldoninto), Flüsse und Kanäle, Die Geschichte der deutschen Wasserstraßen, paĝo 378, DSV-Verlag 1998

Literaturo redakti

  • DIN 4054, Verkehrswasserbau, Begriffe, septembron de 1977

Eksteraj ligiloj redakti