Ŝiplifto Henrichenburg

w1

La malnova ŝiplifto Henrichenburg (germane Schiffshebewerk Henrichenburg [Ŝifshebewerk henRIhnburk]) el 1899 kaj la nova el 1962 staras nur malmultajn centojn da metroj unu disde la alia kaj apartenas al la kanalŝtupo Henrichenburg de la nacia akvovojo Dortmund-Ems-Kanalo en Waltrop-Oberwiese. Kompetenas la akvotransporta oficejo (germane mallongigite WSA) en Duisburg-Meiderich.

Ŝiplifto Henrichenburg
Ŝipliftomuzeo
Lando Germanio vd
Situo Waltrop
Koordinatoj 51° 37′ 0″ N, 7° 19′ 33″ O (mapo)51.6165833333337.3258611111111Koordinatoj: 51° 37′ 0″ N, 7° 19′ 33″ O (mapo)
Map
Ŝiplifto Henrichenburg
Parto de Westfälisches IndustriemuseumKluzoparko Waltrop vd
Retpaĝo https://schiffshebewerk-henrichenburg.lwl.org
vdr
Malnova ŝiplifto (vidaĵo de oriento)

La malnova lifto estis en 1914 kompletigata per ŝakto-kluzo kun dufoje kvin ŝparbasenoj. En la jaroj 1958 ĝis 1962 oni starigis la novan flosilo-lifton, tiel ke en 1969 sekvis la eksfunkciigo de la malnova lifto. La malnova ŝaktokluzo estis anstataŭata en 1989 per ŝparkluzo kun du ŝparbasenoj. Ĝis en la jaro 2005 la la nova lifto kaj la nova kluzo funkciis paralele. Ekde tiam la ŝiptrafiko fluas ankoraŭ nur tra la kluzo. Ĉiuj kvar konstruaĵoj estas eroj de la Kluzoparko Waltrop.

La malnova ŝiplifto redakti

La malnovan ŝiplifton konstruis firmao Haniel & Lueg laŭ planoj de ŝipkonstrua inĝeniero Rudolph Haack Plänen el Stettin. Estis ŝlosilkonstruaĵoj de la Dortmund-Ems-Kanalo, ĉar nur per ĝia pretigo la kanalo estis ŝiptrafikebla ĝis Haveno Dortmundo. Ĉi tiu lifto estas la plej granda kaj plej vidinda konstruaĵo el la unua konstrufazo de la Dortmund-Ems-Kanal. Ĝi estis enfunciigita la 11-an de aŭgusto 1899 je ĉeesto de imperiestro Vilhelmo la 2-a kune kun la Dortmund-Ems-Kanalo.

Teĥniko redakti

La lifto estis kapabla levi la tiam kutimajn normboatojn por la Dortmund-Ems-Kanalo de 67 metroj da longeco, 8,2 metroj da larĝeco kaj 2 metroj da enprofundiĝo je 14 metroj sur la akvonivelon de la dortmunda haveno. Fine de la 1950-aj jaroj oni altigis la malsuran akvon je 50 centrimetroj, per tio la falalto malpliiĝis sur 13,50 metroj. Kompleta levado aŭ mallevado inkluzive en- kaj elveturon daŭris nur proksimume 45 minutojn. La nura levado aŭ mallevado daŭris proksimume 12,5 minutojn. Tio estis klare rapida ol per kluzoj tiutempe kutimaj. Krom tio la levado konsumis preskaŭ neniun akvon el la dortmunda akvonivelo-tenado, kies tutan akvon oni devis disponigi el la malsupra akvonivelo-tenado per pumpiloj.

La teĥnike treege interesa konstruaĵo sufiĉiĝis per relative malalta movopvoumo por la levado de la akvoplenigita trogego peza je 3100 tunoj. La solvo troviĝis en la suprenforto de la entute kvin flosiloj (aerplenigitaj kavocilindroj), kiuj separe dronis en akvoplenigitajn putoŝaktojn profundajn je 33 metroj. Iliaj suprenforto estis same granda kiel la pezo de la trogego, kiu restas sendepende de la grando de la ŝipo ĉiam sama, ĉar la ŝipo forpremas je la enveturado en la trogegon tiom da akvo, kiom ĝi pezas. Tial sufiĉis relative malgranda elektra motoro de proksimume 110 kilovatoj por superi la frotadorezistoj kaj por movigis la trogon supren aŭ malsupren. La movadon stiris kvar Bewegungsablauf steuerten vier über 20 Meter lange ŝraŭbostangoj el ŝtalo, kiuj longas pli ol 20 metroj, kun ekstera diametro de 280 milimetroj. La stangoj enhavis laŭlongaj boraĵojn de 110 milimetroj da interna diametro, por elspuri eventualajn mankojn en la materialo kaj por protekti ilin kontraŭ frostotemperaturoj per rubvaporo.

Muzeo redakti

Post funkciigo de la nova ŝiplifto la malnova lifto estis finfine eksfunkciigata en 1969. Post tio ĝi kadukiĝis, kaj komence oni konsideris malkonstrui ĝin. La regiona ligo Vestfalio-Lipo (LWL) decidiĝis tamen en 1979, uzi la teĥnikan monumenton kiel loĝejo de la LWL-Industriemuseum. Post riparado kaj rekonstruado la malnova ŝiplifto fariĝis muzeo kune kun siaj malsupra antaŭhaveno, supra antaŭhaveno kaj peco de la kanalo, sen ke ĝi havas sian originan funkcion. La malsupra antaŭhaveno estas ankaŭ uzata kiel jaĥtohaveno.

La malnova ŝiplifto estas fera faktrabara konstruaĵo kun kvin flosilŝaktoj. La trogego kaj la ŝtonaj surpr- kaj malsuproturoj estas alireblaj. En la iama kaldrona kaj maŝina domo estas videblaj bildoj kaj modeloj. En la supra antaŭhaveno troviĝas la polica kaj fajroestinga boato Cerberus el 1930 kaj en la malsupra antaŭhaveno la motora varŝipo Franz-Christian el 1929 kun la ekspozicio Laborvivo surŝipe en la ŝarĝejo. Sur 400 netrojn longa kanalsekcio postsekva la supran antaŭhavenon la muzeo prezentas unikan kolekton da historiaj ŝipoj, inter ili la vaportrenŝipo Fortuna kaj la ununura ankoraŭ ekzistanta vapora cisternŝipo Phenol. Krom tio troviĝas ĉi tie ankaŭ flosantaj laboriloj, albordiĝejo kaj transŝarĝejo por varŝipoj, ŝiplanĉilo por la riparado kaj lanĉado de ŝipoj kun historia turngruo el 1906 kaj la kanaltralasejo kun malnova klapopordego el 1914 same kiel historia levoponto el 1897. En la rekonstruita havendomo okazas ŝanĝiĝaj specialekspozicioj.[1]

La ŝiplifto lokiĝas ĉe la biciklovojoj Itinero Dortmund-Ems-Kanalo, Emscher-Vojo ĉe la Bicikla Itinero de la Industrikulturo. La malnova Ŝiplifto Henrichenburg nun estas ĉentra ankrejo de la Itinero de la Industrikulturo.

La nova ŝiplifto redakti

 
La nova ŝiplifto
foto: 2004

La nova ŝiplifto estis malfermita en 1962 kaj havas trogegon longan je 90 metroj kaj larĝan je 12 metroj kun akvoprofundeco de 3 metroj. La uzebla grando estas 85 m × 11,40 m × 2,50 m (uzeblaj longeco × larĝeco × profuncedo). Tiuj ĉi mezuroj ebligis la traveturadon al la tiam ekestantaj pli grandaj kanalŝipoj.

Laŭteĥnike la nova ŝiplifto sekvas la saman konstruprincipon kiel la malnova, tamen la konstruaĵo estis simpligata. La nombro de la flosiloj en ŝaktoj 52,5 metrojn profundaj por la ekvilibro de la trogega pezo estis reduktita je du kaj mankas malsupra kapo, ĉar trogega kaj tena pordego estas konstruitaj kiel turnsegmentaj pordegoj (ili sin forturnas malsupren). La ŝraŭbostangoj troviĝas en kvar unuope starantaj turoj, oni rezignis ligan liftoframon.

Ankaŭ la nova ŝiplifto baldaŭ fariĝis tro malgranda por la postuloj de la kanalŝipado. Tial oni konstruis en 1989 tuj apude la nunan ŝparkluzon longan je 190 metroj, larĝan je 12 metroj kaj sjoloprofundeco de kvar metroj.

La nova ŝiplifto estis en uzo ĝis decembro de 2005, post tio oni eksfunkciigis ĝin. Denova refunkciigo estas dubinda pro financaj kaŭzoj, des pli multe ĉar la dortmunda haveno nun ne plu havas la vartransŝarĝon de antaŭaj tempoj. Se tamen ekestas – kiel ekzemple printempon de 2006 – problemoj aŭ okazas riparlaboroj je la moderna kluzo, la haveno de Dortmund ne plu estas alŝipebla.

Intertempe formiĝis asocio, kiu celas konservi la ŝiplifton ne nur kiel konstruaĵo, sed ankaŭ kiel funkcianta ŝiplifto. Ekde la 5-a de decembro la nova ŝiplifto estas oficiale arĥitektura monumento de la urbo Waltrop.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Eckhard Schinkel: Schiffshebewerke in Deutschland. ISBN 3-921980-37-2
  • Junker, E.: Der Bau des neuen Hebewerkes bei Henrichenburg. En: Wasser- und Schiffahrtsdirektion Münster (Hrsg.): Zur Freigabe des vollausgebauten Dortmund-Ems-Kanals am 2. April 1959. Monastero 1959.
  • Krabbe, W. R.: Arbeitssituation und soziale Lage der Arbeiter beim Bau des Dortmund-Ems-Kanals. En: Landschaftsverband Westfalen-Lippe (eldoninto): Das Schiffshebewerk Henrichenburg. Landschaftsverband Westfalen-Lippe. Hagen 1985.
  • Schierk, H. F.: Konstruktion und Bau des Mehrschwimmerhebewerks bei Henrichenburg. In: Landschaftsverband Westfalen-Lippe (Hrsg.): Das Schiffshebewerk Henrichenburg. Landschaftsverband Westfalen-Lippe. Hagen 1985.
  • M. Eckoldt (eldoninto): Flüsse und Kanäle, Die Geschichte der deutschen Wasserstraßen. DSV-Verlag 1998

Eksteraj ligiloj redakti