Akvotransporta oficejo de Germanio

La akvotransportaj oficejoj de Germanio - germane singulare nomataj Wasser- und Schifffahrtsamt, mallongigo WSA, laŭvorte "akvovoja kaj akvotransporta (ŝiptrafika) oficejo", plurale "...-ämter" - estas regionaj oficejoj de la ŝtato Germanio respondecaj pri la administrado de la ŝipvetureblaj naciaj akvovojoj de Germanio kaj la reguligado de la kargoŝipa, pramŝipa, turistoŝiptransporta kaj akvosporta trafiko sur tiuj akvovojoj. Al la sistemo de naciaj akvovojoj de Germanio apartenas la plej larĝaj riveroj de la lando, kanaloj, kluzoj, ŝipliftoj, larĝa areo de la Norda kaj Balta Maroj, maraj kaj enlandaj havenoj, kaj pliaj instalaĵoj. La tridek-naŭ oficejoj estas kontrolataj de la nacia akvotransporta administrejo, germane Wasser- und Schifffahrtsverwaltung des Bundes (WSV), laŭvorte la "akvovoja kaj akvotransporta administrejo de la Federacio", do de la Federacia Respubliko de Germanio). Ili respondecas kaj apartenas al la Federacia Ministerio de Transporto kaj Cifereca Infrastrukturo. Entute la oficejoj prizorgas 23 000 kvadratajn kilometrojn de mara akvo en la Norda kaj Balta Maroj, kaj 7 350 km de enlandaj akvovojoj.[1]

Ĉiu akvotransporta oficejo de Germanio zorgas pri difinita geografia areo. Ekzemple, la oficejo en Lauenburg kovras sekcion de la rivero Elbo kun alfluantoj kaj la kanalon Elbo-Lubeko,[2], dum tiu en Cuxhaven kovras la malsupran parton de la rivero Elbo kaj vastan maran areon.[3]. Parto de la ŝiparo de la akvotransportaj oficejoj ankaŭ estas signifa nombro de glacirompiloj.

Referencoj redakti