LWL-Industriemuseum
muzeo en Germanio
La LWL-Industriemuseum (LWL-industrimuzeo) estas malcentrala muzeo kun 8 starejoj en Vestfalio kaj Lipo. La centralo troviĝas en la iama karbominejo Zeche Zollern II/IV en Dortmund.
LWL-Industriemuseum | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzeo pri industrio | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Koordinatoj | 51° 31′ 4″ N, 7° 20′ 5″ O (mapo)51.5178055555567.3346944444444Koordinatoj: 51° 31′ 4″ N, 7° 20′ 5″ O (mapo) | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.lwl-industriemuseum.de | ||||
La aliaj starejoj estas:
- la Zeche Hannover en Bochum, iama karbominejo
- la Zeche Nachtigall en Witten, iama karbominejo
- la Alte Schiffshebewerk Henrichenburg en Waltrop,
- la Henrichshütte en Hattingen, iama ŝtalfandejo
- la Textilmuseum Bocholt en Bocholt, tekstilmuzeo
- la Ziegelei Lage en Lage, brikfarejo, kaj
- la Glashütte Gernheim en Petershagen en la distrikto Minden-Lübbecke, iama vitrofandejo.
La muzeolokoj karbominejo Zollern II/IV kaj la brikfarejo Lage estas ankropunktoj de la Eŭropa itinero de la Industrikulturo (ERIH).
Tenanto de la muzeo estas la regiona ligo Vestfalio-Lipo.