Ŝablono-Diskuto:Jarcentoj

Latest comment: antaŭ 7 tagoj by ThomasPusch

@LiMr, Tlustulimu, Moldur, Sj1mor, Taylor 49, kaj Super nabla: Saluton, karaj. Tiu ĉi ŝablono nun tre fuŝe funkcias, ĉe ĉiuj jaroj antaŭ nia erao. Mi certas ke post la kreo antaŭ ekzakte jaro je la 9-a de novembro 2023 ĝi bone funkciis, sed tiu informo nun ne helpas por refunkciigi ĝin.

En ĉiuj jaroj antaŭ nia erao, ekzemple en -2503, -2750 kaj -2775 ĝi nur eldonas

Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “&”.

ankaŭ ne plu aldonas kategorion kaj fuŝe centrigas la restan tekston. Mi vidis ke la parenca, por tre fruaj jaroj multe tro detala ŝablono {{jaroj}} antaŭ duonjaro ankaŭ havis problemon, probable la saman, kiel montras la diskutpaĝo ŝablono-Diskuto:Jaroj.

En plusaj jaroj (post jaro nulo) kompreneble estas daŭre neniu problemo, sed tie la ŝablono {{jarcentoj}} entute ne aplikatas, ĝi laŭ la nuna stato NUR estas por antikvaj jaroj antaŭ nulo! Mi provis apliki la trukon de {{#titleparts:...}}, laŭ la modelo de {{jaroj}}, sed tamen ankoraŭ ne trovis ĉiujn erarojn aŭ entute faris principan eraron.

Bonvolu iu el vi, kiu havas pli da komputikaj spertoj ol mi, provu refunkciigi la ŝablonon. Eble sencos reenporti blokojn el {{jaroj}}, fortranĉante la tro detalajn ligilojn pri jardekoj kaj jaroj, kiuj en la 22-a aŭ 28-a jarcento antaŭ nia eraro kreus tro multajn ruĝajn ligilojn. Alikaze nur estos la ebleco alinomigi la ŝablonon al nomo {{Jarcentoj a.K.}} aŭ preferinde sen forta referenco al kristanismo {{Jarcentoj a.n.e.}} aŭ {{Jarcentoj antaŭ jaro nulo}} - kaj malpermesi uzi ĝin por jaroj + 0. Tiel ĉiukaze estas jam nun en la praktiko, do ne estos granda diferenco. Kaj en plej malbona kazo necesus tute enrubujigi la ŝablonon, kaj fari la deziratan keston en ĉiu paĝo unuope. Tio estus limigita ŝanĝado de la blokoj, ĉar la bloko por ĉiu jarcento samos, kaj en la 28-a jarcento a.K., kie estas nur 2 jaraj artikoloj la enkopiado al nur 2 paĝoj estos limigita laboro, kaj en la 4-a ĝis 1-a jarcentoj a.K., kie jam nun estas ĉiuj 100 jaraj artikoloj (sed neniuj jardekaj listoj), ĉiukaze jam uzatas la pli detala ŝablono {{jaroj}}, kiel en la jaroj post 0. Sed en la 6-a aŭ 5-a jarcentoj a.K., kie estas 73 resp. 29 paĝaj artikoloj, kaj jam bonus uzi la ŝablonon {{jarcentoj}}, la enkopiado de kestobloko sen ŝablono estus kompare granda laboro.

Mi kompreneble vidis ke en la ŝabolono "jaroj" nun uzatas la signaro{{PAGENAME}} angle nurmajuskule kaj ĉi tie uziĝas e-lingva signaro {{paĝonomo}}, sed ĉar en la vikimedia sistemo nun ambaŭ formoj same akceptatas, tio ne rajtus fari diferencon.

Ĉu iu el vi vidas solvon de la problemo?

Salutas

ThomasPusch (diskuto) 18:15, 9 nov. 2024 (UTC)Reply

PS: Mi konstatis ke en la unuopaj jaraj tekstoj -2637 kaj -2697 oni jam longe antaŭ 2013 elektis alian, "pratempan", vojon, nome anstataŭ ŝablono simple en la teksto mem noti blokon kiu farus tion kion la ŝablono "jarcentoj" ankaŭ devus fari. Sed tia pratempa solvo, aludita supre kiel lasta alternativo, nur estus la vere lasta elturniĝo kiam la ŝablonon vere ne eblus refunkciigi.

PPS: Mi morgaŭ nur posttagmeze ree estos ĉe la komputilo, sed tio ne estos granda problemo. TP

Reiri al la paĝo "Jarcentoj".