Ŝahr-e Suĥteh (perse شهرِ سوخته, signife "[La] brulita urbo"), literumita ankaŭ Ŝahr-e Suĥtéh kaj Ŝahr-i Ŝōĥta, estas arkeologia loko de granda urbasetlejo de la Bronzepoko, asocia kun la Ĝirofta kulturo. Ĝi situas en Provinco Sistano kaj Baluĉistano, nome sudorienta parto de Irano, en la bordo de la rivero Helmand, ĉe la ŝoseo Zahedan-Zabol. En Julio 2014 ĝi estis metita en la Listo de Monda Heredo de UNESCO.[1]

Ŝahr-e Suĥteh
antikva urbo • arkeologia loko [+]

Koordinatoj30° 35′ 43″ N, 61° 19′ 55″ O (mapo)30.59527777777861.331944444444Koordinatoj: 30° 35′ 43″ N, 61° 19′ 55″ O (mapo)
Areo2,75 km² (275 ha) [+]

Ŝahr-e Suĥteh (Irano)
Ŝahr-e Suĥteh (Irano)
DEC

Map
Ŝahr-e Suĥteh
Vikimedia Komunejo:  Shahr-e Sukhteh [+]
vdr
Arkeologia kuŝejo de Ŝahr-e Suĥteh.
Reproduktaĵo de desegno sur ceramika vazo troviĝanta en Ŝahr-e Suĥteh, Irano.
Animacio de la desegno sur ceramika vazo troviĝanta en Ŝahr-e Suĥteh, nune en la Nacia Muzeo de Irano.

La tialoj por la neatendita plialtiĝo kaj falo de la Brulita Urbo estas ankoraŭ ene de mistero. Artefaktoj rekuperitaj el la urbo montras pekuliaran nekongruecon kun najbaraj civilizacioj de tiu tempo kaj oni spekulaciis ke Ŝahr-e Suĥteh povus laste havigi konkretan pruvaron de civilizacio oriente de prahistoria Persio kiu estu sendependa el antikva Mezopotamio.

Trovitaĵoj redakti

Argila pokalo malkovrita ĉe la kuŝejo de antaŭ 5,200 jaroj nome Ŝahr-e Suĥteh, priskribas tion kio eble estas la plej antikva ekzemplo de animacio en la mondo.[2] Tiu artefakto montras kvin sekvencajn bildojn kiuj priskribas persan dezertan naturan kapron saltantan por manĝi la foliojn de arbo.[3][4]

30° 35′ 43″ N 61° 19′ 35″ O / 30.59528 °N, 61.32639 °O / 30.59528; 61.32639 (mapo)

Referencoj redakti

  1. "Shahr-e Sukhteh", retejo de UNESCO
  2. Ball, Ryan (12a de Marto, 2008). "Oldest Animation Discovered In Iran". Animation Magazine. [1] alirita la 9an de Junio 2016.
  3. A short history of Animation, before Disney. Medium (2a de Decembro, 2015). Alirita 15a de Marto 2016.
  4. World's Oldest Animation?. The Heritage Trust.

Literaturo redakti

  • F. H. Andrewa, Painted Neolithic Pottery in Sistan discovered by Sir Aurel Stein, The Burlington Magazine, vol. 47, pp. 304–308, 1925

Eksteraj ligiloj redakti