Zahedano

urbo en Irano
(Alidirektita el Zahedan)

Zahedano, perse زاهدان, estas metropolo kaj universitata urbo en sudorienta parto de Irano, kie estas ĉefurbo de la provinco Sistano kaj Beluĉistano.

Zahedano · زاهدان
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Sistano kaj Beluĉistano
Telefonkodo 0541
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 587 730  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 30′ N, 60° 52′ O (mapo)29.49638888888960.862777777778Koordinatoj: 29° 30′ N, 60° 52′ O (mapo) [+]
Alto 1 380 m [+]
Horzono UTC+03:30
Zahedano · زاهدان (Irano)
Zahedano · زاهدان (Irano)
DEC
Zahedano · زاهدان
Zahedano · زاهدان
Situo de Zahedano · زاهدان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zahedan [+]
vdr
granda aŭskultejo de la Universitato
Universitata manĝejo en Zahedano
Universitata librejo en Zahedano

Geografio redakti

Zahedano situas en montara ĉirkaŭaĵo en valo. Pakistano troviĝas je 50, Afganio je 60, Teherano je 1605 km-oj.

Historio redakti

Zahedano havas malnovajn ruinojn, tamen menciinda historio komenciĝis en la 20-a jarcento. Pli frue ĝi estis nur vilaĝo. Ĝi estis provinca administra centro en la 1930-aj jaroj. Pro la afgania milito la loĝantaro pligrandiĝis.

Ekonomio redakti

Zahedano supozeble estas la plej malriĉa urbo de Irano. La industrio estas ne tro moderna (produkto de brikoj, rizo-senŝeligo, produkto de nutraĵoj, furaĝoj, teksaĵoj, tapiŝoj, ceramikaĵoj, korboj, ujoj ks.).

Trafiko redakti

Aŭtovojoj ligas Zahedanon al Tehrano, al Maŝhado, al la maro kaj al Pakistano. Longe funkcias fervojo al Pakistano kaj ekde 2009 ankaŭ al irana fervoja reto. La urbo havas internacian flughavenon.

Vidindaĵoj redakti

  • ruina citadelo
  • moskeoj Jame kaj aliaj
  • bazarejo
  • 100 km-ojn for aktiva vulkano 4042 m-ojn alta


Eksteraj ligiloj redakti