Ŝamli, hindie शामली estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato).

Ŝamli
urbo
Administrado
Poŝtkodo 247776
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 27′ N, 77° 19′ O (mapo)29.4577.32Koordinatoj: 29° 27′ N, 77° 19′ O (mapo) [+]
Alto 248 m [+]
Areo 26,23 km² (2 623 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ŝamli (Utar-Pradeŝo)
Ŝamli (Utar-Pradeŝo)
DEC
Ŝamli
Ŝamli
Situo de Ŝamli
Ŝamli (Barato)
Ŝamli (Barato)
DEC
Ŝamli
Ŝamli
Situo de Ŝamli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shamli [+]
vdr

Demografio redakti

En 2011 loĝantoj de Ŝamli havis 107 233 kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Ŝamli kuŝas sur montetaro sur averaĝa alteco de 248 m super la marnivelo. Panipat troviĝas 34, Baraut 39, Karnal 41, Bagpat 57, Muzaffarnagar 58, Sonipat 59, Saharanpur 62, Mirat 64, Rurki 71, Modinagar 73, Gaziabad 87, tutlanda ĉefurbo Delhio 91, Agra 263, Kanpur 437, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 459, Mumbajo 1251, Kolkata 1342 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Origino de Ŝamli venis jam el la mitologiaj tempoj, ĉar Kriŝno mem ripozis tie dumnokte. Origina nomo de la urbo estas Ŝiamali, poste Prabudnagar. Ĝi estas konsiderita kiel tre grava loko de hinda kulturo kaj liberecmovado. La liberecbatalantoj havis tie garnizonon la plej sekuran lokon por kaŝiĝi de la britoj dum la sendependecmovado. Post venko de la britoj titolo de la administra sidejo estis forprenita. Ŝamli denove estis sidejo ekde 2011.

Ekonomio redakti

Ŝamli estas grava centro de sukero kaj ties tradicia necentrifuga kansukero-speco.

Religioj redakti

En Ŝamli la ĉefa religio estas la hinduismo kun preskaŭ 69%, poste sekvas islamo ĉirkaŭ 28 % kaj ĝainismo ĉirkaŭ 2 %, fine ekzistas iomete ankaŭ aliaj religioj.

Lingvoj redakti

La plej oftaj lingvoj en Ŝamli estas la hindia kaj la angla.

Trafiko redakti

Ŝamli havas trairan fervojan linion. 6 ĉefvojoj kuras al la urbego. Ne estas nokta busservo de Ŝamli al alia urbo. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.

Klimato redakti

Ŝamli havas muson-influitan humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas ĉirkaŭ 800-900 mm precipe dum la musonoj. La temperaturo varias inter 17-31 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans