Modinagar, hindie मोदीनगर estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Gaziabad. La urbego apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato). La loknomo derivas de la fratoj Modi, la establintoj de la sukerproduktejo.

Modinagar
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 201204
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 325  (2011) [+]
Loĝdenso 9 309 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 55′ N, 77° 38′ O (mapo)28.91177.6348Koordinatoj: 28° 55′ N, 77° 38′ O (mapo) [+]
Alto 219 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Modinagar (Utar-Pradeŝo)
Modinagar (Utar-Pradeŝo)
DEC
Modinagar
Modinagar
Situo de Modinagar
Modinagar (Barato)
Modinagar (Barato)
DEC
Modinagar
Modinagar
Situo de Modinagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Modinagar [+]
vdr
Enirejo de la sukerproduktejo

Demografio redakti

En 2011 loĝantoj de Modinagar havis 130 325, kun la aglomeraĵo 182 811. La legopovo estas 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Modinagar kuŝas sur montetaro sur averaĝa alteco de 219 m super la marnivelo. Mirat troviĝas 21, Gaziabad 22, Hapur 23, Bagpat 37, tutlanda ĉefurbo Delhio 41, Baraut 42, Granda Noida 43, Sonipat 57, Muzaffarnagar kaj Ŝamli po 73, Agra 190, Kanpur 371, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 399, Mumbajo 1198, Kolkata 1286 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Origine Modinagar estis vilaĝo sub nomo Begumabad dum erao de mogoloj. En 1933 fratoj Modi establis sukerproduktejon, kiu malfermis abruptan evoluon de Begumabad. Post 6 jaroj alia industriulo establis sapoproduktejon, baldaŭ pliaj uzinoj ekfunkciis, nature la komercado kaj edukado ankaŭ ekfunkciis. En 1945 la urbeto estis alinomita Modinagar.

Ekonomio redakti

Modinagar estas grava centro de la sukerproduktado.

Religioj redakti

En Modinagar la ĉefa religio estas la hinduismo kun preskaŭ 93%, krome islamo proksimume 3% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Modinagar estas la hindia.

Eduko redakti

En Modinagar sola universitato, pluraj altlernejoj kaj instititoj funkcias.

 
Stacidomo de Modinagar
 
Ĉefvojo en Modinagar

Trafiko redakti

Modinagar havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn inter Mirat kaj Gaziabad, krome ekzistas flankovojo al Hapur. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.

Klimato redakti

Modinagar havas muson-influitan humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas ĉirkaŭ 800-900 mm precipe dum la musonoj inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 17-31 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Instituto ĉe Modinagar