Ŝamoĵi (japane: 杓文字 aŭ しゃもじ; Transskribado Hepburn) estas japana plata kulerego por rizo.

Shamoji kaj kulero komparcele

Oni uzas ŝamoĵi-on por turni aŭ servi kuiritan rizon el rizkuirilo, sed ankaŭ por miksi rizon, rizan vinagron, sukeron kaj salon por prepari suŝirizon en ligna ujo (hangiri).

Materialo redakti

La kuirilo estas kutime malmultekosta kaj tradicie el bambuo, lignolako, nuntempe ofte el plasto.

Oni devas enakvigi ŝamoĵi-on dum la uzo por malhelpi algluon de la rizo, ĉar kuirita Japana rizo kiun oni kutime manĝas en Japanio, estas tre algluiĝema.

Multekostaj plastaj ŝamoĵi-oj havas specialajn multajn malgrandajn ĝibaĵojn. Ili malhelpas rizon algluiĝi al ŝamoĵio ĉar ili malgrandigas kontaktareon kun rizoj. Metalo estas uzita malofte por malhelpi damaĝon al la rizeroj aŭ lignaj ujoj.

Memoraĵo de Mijaĵima redakti

Lignaj ŝamoji-oj estas tipa memoraĵo de la insulo Mijaĵima en Hiroŝima prefektujo, ili estas ornamitaj per desegnaĵoj aŭ ideogramoj kaj ekzistas en longeco ĝis 1 metro.

En fino de 18-a jarcento, Seishin, la budhisma monaĥo de Templo Komyoin, rekomendis al la insulanoj vendi ŝamoĵion kiel memoraĵo de pilgrimo, kiu similas al Biŭa (muzikilo de budhisma dio Benzaiten).

Eksteraj ligiloj redakti