Ŝatelperona kulturo

Ŝatelperona kulturo ( france: Châtelperronien) estas kulturo aperinta en la komenco de malfrua paleolitiko kies nomo devenas de la groto de la feinoj en Châtelperron en la franca distrikto (departemento) Allier. Ŝatelperona kulturo estis difinita de la pastro Henri Breuil.

Ĝi daŭris de -38000 ĝis -30000 kaj estas karakterizata de produktado de ŝtonaj iloj, precipe de iloj kun klingoj. Ŝatelperona kulturo estis lasta periodo karakteriza por la Neandertala homo, kiu verŝajne havis kontaktojn kun la homo de Kro-Manjono, jam estanta en Eŭropo. Fakte, karakterizajn restaĵojn de Ŝatelperona kulturo oni trovis kun aliaj, kiuj estis karakterizaj de Aŭrignacio, kiam tiu ĉi lasta estis tipa periodo de la ekzistado de homo de Kro-Manjono. Ĉ

Komparu kun: redakti

Prahomaj laboriloj ~ ŝtonepoko