Korpo (ŝipo)

korpo de ŝipo aŭ boato
(Alidirektita el Ŝelo (ŝipo))

Korpoŝelo estas la akv-imuna infrastruktura (uja) konstruo de ŝipoboato. Sur la korpo estas la superstrukturo kaj povas esti ferdeko aŭ eĉ kajutoj. La linio kie la korpo kuniĝas kun la akvosurfaco estas nomata floslinio.

Korpoduono de 46-kanona ŝipo de linio Tigre, konstruita el 1724 en Toulon laŭ planoj de Blaise Coulomb

Kuproŝelo (aŭ eĉ Kuprokorpo) estas la praktiko protekti la subakvan korpon de ŝipo aŭ boato el la korodaj efikoj de salakvo kaj de bioinkrustado pere de la uzado de lamenoj el kupro fiksitaj al la ekstero de la ŝipokorpo. Ĝi estis pionirita kaj disvolvigita fare de la Reĝa mararmeo durm la 18a jarcento. Kadukiĝo de la korpo de ligna ŝipo estis grava problemo dum la Epoko de Navigado. La ŝipokorpoj estis suferantaj kontinuajn atakojn fare de ŝipvermoj kaj variaj maralgoj, ĉiuj el kiuj okazigis negativajn efikojn por la ŝipo, ĉu strukture, kaze de la vermoj, aŭ malhelpante rapidecon kaj direkteblon kaze de algoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Hayler, William B.. (2003) American Merchant Seaman's Manual. Cornell Maritime Pr. ISBN 0-87033-549-9.
  • Turpin, Edward A.. (1980) Merchant Marine Officers' Handbook, 4‑a eldono, Centreville, MD: Cornell Maritime Press. ISBN 0-87033-056-X.