Ŝi, la tria (pole Ta trzecia) estas humura novelo de Henryk Sienkiewicz, unue publikigita en Varsovio en la gazeto Kurier Codzienny en 1888, kaj libroforme en la 19-a volumo de Pisma Henryka Sienkiewicza.

Ŝi, la tria
Origine Ta trzecia
Titolpaĝo de la Esperanta eldono
literatura verko • eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henryk Sienkiewicz
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Loko Varsovio
Eldoninto Kurier Codzienny
Ĝenro novelo
Tradukado
Tradukinto Antoni Grabowski
Eldonjaro de tradukita versio 1913
Urbo de tradukita versio Varsovio
Eldoninto de tradukita versio Jan Günther
Paĝoj de tradukita versio 89
vdr

La novelo estis verkita rememore al spertoj de Sienkiewicz pri la artista medio de Varsovio, koncentriĝinta ĉirkaŭ Helena Modrzejewska (kun Józef Chełmoński, Stanisław Witkiewicz kaj la aŭtoro mem, kiu mokis sian unuan fianĉecon). La verko de Sienkiewicz estas satiro pri hipokriteco de la varsovia burĝaro, ĝi mokas tiuepokajn ĵurnalistojn kaj artistojn. Ŝi, la tria estis tradukita en 15 lingvojn[1].

La Esperanto-traduko de Antoni Grabowski aperis kiel literatura aldono de Pola Esperantisto en la jaro 1913 en la eldonejo de Jan Günther kun la subtitolo Humora rakonto el la vivo de artistoj[2].

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ĉefroluloj estas du malriĉaj pentristoj, Magorski kaj Svjatecki. La unua el ili, antaŭe rifuzita de la riĉaj gepatroj de sia amatino, estas akceptata de ili kiel fianĉo post kiam evidentiĝas, ke lia pentraĵo Judoj apud Vistulo (en la artgalerio alinomita Hebreoj super riveroj de Babilono) estis premiita. Fine li tamen trovas la feliĉon kiel edzo de Eva, enamiĝinta je li aktorino[2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti