Ŝimŝono
Ŝimŝono (hebree שִׁמְשׁוֹן Šimšôn, signife "sunviro"),[1] Ŝamŝun (arabe شمشون Shamshūn/Šamšūn), aŭ Sampson (greke Σαμψών), estas unu el la lastaj el la juĝistoj de la antikvaj Izraelidoj menciitaj en la Hebrea Biblio (Libro de la Juĝistoj, ĉapitroj 13a al 16a).
Ŝimŝono | |
---|---|
Biblia persono | |
![]() | |
Verko | Juĝistoj |
Informoj | |
Sekso | vira |
Sankondiĉo | blindeco |
Edukejo | nekonata valoro |
Okupo | batalanto • Nazireato |
Patro | Manoah |
Patrino | Wife of Manoah |
Kunulo | Delila |

Lukto de Ŝimŝono kun la leono de Lucas Cranach la Maljuna, 1525
Laŭ la biblia rakonto, Ŝimŝono ricevis supernaturan forton de Dio por batali siajn malamikojn kaj plenumi heroajn farojn[2] kiaj leonmortigo, venko super tuta armeo pere de nur makzelo de azeno, kaj detruo de pagana templo. Ŝimŝono havis du vundeblecoj, tamen: lia emo al nefidindaj virinoj kaj lia hararo, sen kiu li estus senpova. Tiuj vundeblecoj eventuale montriĝis fatalaj por li.
NotojRedakti
- ↑ (1999) Dictionary of Deities and Demons in the Bible. Wm. B. Eerdmans. ISBN 9780802824912.
- ↑ Malnova Testamento, 316–317.
Eksteraj ligilojRedakti
- Samson de Solomon Solomon