Laŭ PIV, allogo estas altirforto de tio, kio allogas, nome penas altiri al si per karesa voko, per prezento de io bongusta, agrabla kaj simile, prezentas tian intereson, plaĉon, ke oni ĝin deziras.[1] Allogo estas la faro, kiu konsistas en indukto kaj persvado iun cele modifi ĝian opinion farante ĝin adopti determinitan konduton aŭ agadmanieron.[2]​ Alivorte, ĝi estas altiri aŭ konkeri personon uzante la necesajn rimedojn por tio, tio lasta estas kutime reference ĉefe al seksumado. La termino povas havi pozitivan aŭ negativan konotacion, depende ĉu oni konsideras pli aŭ malpli kvanto de trompo inkludia en la agado allogi.

Fortunio Bonanova kaj Inocencia Alcubierre en sceno de la filmo Don Juan Tenorio, de Ricardo de Baños (1922). Tiu estas klasika sceno de allogo fare de la tipa rolulo Don Juan tiuokaze en la verko Don Juan Tenorio de José Zorrilla.

Historio redakti

Inter famaj allogistoj de la historio figuras Lilit, Kleopatro, Giacomo Casanova kaj la fikcia don Juan, kiu aperas en multnombraj verkoj. Ankaŭ aliaj roluloj elstaraj en aliaj fakoj, kiel en politiko, arto, literaturo, kino kaj negocoj estis aparte grandaj allogistoj, inter iuj oni agnoskas figurojn kiel la pentristo Pablo Picasso, la verkistoj Lord Byron, George Bernard Shaw kaj Frank Harris, la aktoro Rodolfo Valentino, la reĝoj Francisko la 1-a de Francio, Karolo la 2-a de Anglio, Karolo la 1-a de Hispanio, Eduardo la 7-a de Britio ktp.

Kiel specifaj strategioj allogi (speciale seksallogi) menciindas kiel pioniro la latina verkisto Ovidio, kiu publikigis en la jaro 8 n.e. sian Ars Amatoria (Amarto), en kiu li proponis konsiliojn pri kiel realigi amkonkerojn. Poste, atingis grandan popularecon verkoj kiel Histoire de ma vie de Giacomo Casanova (Historio de mia vivo, 1821) kaj Forførerens Dagbog (Taglibro de deloganto, 1844), de Søren Kierkegaard. En la tereno de la fikcio, roluloj kiel la vicgrafo de Valmont, de la franclingva leterromano de la 18-a jarcento Les Liaisons dangereuses (La danĝeraj rilatoj) de Pierre Choderlos de Laclos, famas pro sia allogema konduto.

 
Odiseo ligita al la masto de sia ŝipo, dum la maristoj ŝtopis siajn orelojn, por venki la allogon de la sirenoj. Pentraĵo de Leon Belly La sirenoj (Muzeo de la Hotelo Sandelin, Saint-Omer, Francio).

Seksallogo estas populara motivo kaj en historio kaj en fikcio, kaj kiel averto pri la sociaj konsekvencoj engaĝiĝi en tia konduto aŭ fali kiel viktimo, kaj kiel laŭdo de pova lerteco.[3] En la Biblio, Eva proponas la malpermesitan frukton al Adamo. Eva siavice estis parole allogita de la serpento, konsiderita la diablo; poste, la ĉapitro 7a de Proverboj avertas kontraŭ allogo. Sirenoj en la greka mitologio alllogis maristojn al morto sorĉe kantante por ili ĝis vrako; Kleopatro allogis kaj Cezaron kaj Markantonion; Dionizo estis la greka dio de seksallogo kaj vino. Famaj viraj allogistoj iĝis sinonimaj kun la seksallogo, game el Genĵi ĝis James Bond.

En bibliaj tempoj, ĉar needziniĝintaj virinoj kiuj estis perdintaj sian virgecon estis perdinta ankaŭ multon de sia valoro por planoj al geedzeco, la Malnova Testamento en Eliro specifas, ke la seksallogisto devas edziĝi al sia viktimo aŭ pagi al ŝia patro por kompensi lin pro la perdo de la geedzeca prezo. La Libro de Juĝistoj ankaŭ en la Malnova Testamento rakontas, ke Delila allogis Ŝimŝonon kiu estis ricevinta grandan forton el Dio, sed finfine perdis ĝin kiam ŝi fortondis al li lian hararon dum lia dormo.[4]

 
Delila fortondinta la hararon de Ŝimŝono, ĉ. 1460.

Referencoj redakti

  1. En PIV NPIV Alirita la 23an de Aŭgusto 2022.
  2. «Cómo puedes aprender el arte de la seducción (y por qué importa más allá del amor)». En BBC.
  3. Harmsel, H. T. (1961). The Villain-Hero in Pamela and Pride and Prejudice. College English. pp. 23(2), 104–108.
  4. Judges 16 – English Standard Version. Arkivita el la originalo je 18a de Julio 2017. Alirita 24a de Aprilo 2018.

Literaturo redakti

  • Contada, C. (2014). Armas de seducción masiva. Madrid. España: Mandala Ediciones (2014).
  • Fisher, H. (1992). Anatomy of Love: The Natural History of Monogamy, Adultery and Divorce. New York: Norton.
  • Luna, M. (2006). Sex code. La biblia de la seducción. Madrid España. ISBN 978-8436814484
  • Mystery (2007). The Mystery Method: How to Get Beautiful Women Into Bed. St. Martins Press. (2007). ISBN 978-0312360115
  • Nicholas, Margaret (1990). Los amantes más grandes del mundo. Diana. ISBN 968-890-055-9.
  • Ross, M. (2013). El mapa de la autoestima. 2013. Dunken. ISBN 978-9870267737
  • Yela García, C., El amor desde la psicología social: ni tan libres ni tan racionales. Madrid. Pirámide (2000). ISBN 978-8436814484