Ŝipobapto estas la bapto de nova ŝipo antaŭ la enakvigo. Tio volas diri ke botelo da ĉampanjo estas rompita kontraŭ la pruo kun samtempa elparolado de (proksimume) la vortoj: "(nomo de la ŝipo), mi baptas vin kaj deziras al vi kaj via ŝipanaro sekuran marveturon". Laŭ kutimo aŭ superstiĉo la persono kiu baptas estu virino, neruĝhara kiu ne devas surhavi ion en verda koloro.

Michelle Obama baptas la USCGC Stratton (WMSL 752)
Bapto de la Johan de Witt (L801) fare de Bianca Hoogendijk. Fonto: Ronald de Hondt/Koninklijke Marine.

Historio redakti

La principo de la ŝipobapto aŭ samspeca ritaro dum la enakvigo de ŝipo jam okazas dum jarcentoj, kaj aperis en multaj antikvaj kulturoj.

La antikvaj egiptoj, grekoj kaj romianoj ekzemple alvokis iliajn diojn, kaj tiam speciale la mardiojn, por protekti la ŝipanaron. En Grekio oni trinkis vinon dum la ceremonio por honori la diojn, kaj verŝis akvon sur la ŝipo kiel signo de benado. Ankaŭ oni kunprenis altaron sur la ŝipo. Tiu rito restis ĝis en la mezepokoj kutima. Ankaŭ la kristanoj kaj la judoj uzis vinon kaj akvon dum ŝipobapto kiam ili petis al Dio por protekti la ŝipanaron. En la Otomana regno oni proklamis preĝojn al Alaho kaj oferbuĉis ŝafojn dum la de ŝipobapto. Laŭ kelkaj fontoj la Vikingoj eĉ oferbuĉis homojn por favori la mardiojn.