Ŝiraka Ŝtata Universitato

Mikajel Nalbandjan Ŝiraka Ŝtata Universitato (armene: Շիրակի Միքայել Նալբանդյանի անվան պետական ​​համալսարան), estas publika universitato en Gjumri, la ĉefurbo de la provinco Ŝirako, Armenio, malfermita en 1934.

Ŝiraka Ŝtata Universitato
universitato
Informoj
fondodato 1934
Situo
Geografia situo 40° 49′ 48″ N, 43° 49′ 52″ O (mapo)40.8343.83111111Koordinatoj: 40° 49′ 48″ N, 43° 49′ 52″ O (mapo)
lando Armenio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Ŝiraka Ŝtata Universitato (Armenio)
Ŝiraka Ŝtata Universitato (Armenio)
DEC
Ŝiraka Ŝtata Universitato
Ŝiraka Ŝtata Universitato
Map
Ŝiraka Ŝtata Universitato
vdr

 Ŝiraka Ŝtata Universitato estas la plej granda eduka instituto en la norda parto de la Respubliko Armenio. Ĝi estis malfermita en 1934 kiel pedagogia instituto dum la soveta epoko, per la klopodoj de S. Movsisjan.

En 2016, la instituto estis restrukturita por iĝi la publika universitato de Ŝirako. Ĝi nuntempe ofertas 28 bakalaŭriĝojn kaj 16 magistriĝojn. Ekde 2017, la universitato havas ĉirkaŭ 6.000 studentojn. Ĝi produktis ĉirkaŭ 80,000 diplomiĝojn ekde ĝia apero en 1934. En 2014, la universitato festis sian 80-an datrevenon.

Ŝiraka Ŝtata Universitato havas sian propran emblemon kaj himnon skribitan de Sonik Ĥaĉatrjan kaj verkita de Robert Amirĥanjan. La universitata komplekso situas sur strato Parujr Sevak, Ani-distrikto ĉe la nordokcidenta kvartalo de Gjumri.