Ŝirvano

Ŝirvano[1] (persalingve شيروان) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Ŝirvano en la provinco Norda Ĥorasano de Irano. Laŭ la censo de 2016, ĝi havis 82 689 loĝantojn; dek jarojn antaŭe, do en 2006, estis 82 790, do simila nombro, sen ke ekestus signifa multiĝo.

Ŝirvano · شیروان
Chartaghi 1.jpg
Administrado
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Provinco Norda Ĥorasano
Telefonkodo 0585
Demografio
Loĝantaro 82 790  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 24′ N, 57° 56′ O (mapo)37.39666666666757.929444444444Koordinatoj: 37° 24′ N, 57° 56′ O (mapo) [+]
Alto 1 104 m [+]
Horzono UTC+03:30
Situo de Ŝirvano · شیروان

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Shirvan, Iran [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

EtimologioRedakti

La nomo de la urbo devenas de la malnovpersa vorto, Ŝīr (perse Şir, 'leono', vidu la tekston pri azia leono).[2] Povas esti ke la nomo ekestis pro la monto en la sudo de la urbo, kiu aspektas kiel granda leono en ripozo. La historio de Ŝirvano estas pli ol 7000 jarojn aĝa, ĉar arkeologoj trovis kelkajn tombojn en Gelian kaj Ĥanlog, vilaĝoj apud Ŝirvano, kiuj rilatas al la epoko de la Aĥemenida Imperio. La urbo estis fortikigita dum la epoko de la Safavida Imperio por defendi ĝin kontraŭ malamika trudeniro de la turkmenoj.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti