Ŝolagoj

etno de Barato

La ŝolagoj, ankaŭ nomataj soligoj (en Esperanto tiu dua variaĵo malfavoras pro ebla konfuzo ke povus temi pri kunmetita vorto) - en naciaj lingvaj kiel ekzemple la angla nomataj shōlaga, soligasolega, kanare ಸೋಲಿಗ kaj tamile தமிழ் சோளகர், kaj historie sanskrite संस्कृतम् सोलिगजनाङ्गः - estas etno de Barato.

Ŝolagoj
etno
Suma populacio
40 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Karnatako, Barato 33 819
Tamilnaduo, Barato 5 965
Lingvo(j)
ŝolaga lingvo
vdr

Ĝiaj membroj enloĝas la montarojn plejparte en la distrikto Chamarajanagar (Ĉamaraĝanagar) de suda Karnatako kaj la distrikto Erode de Tamilnado. Multaj estas koncentritaj en la Biligiriranga Montaro kaj proksimaj areojoj, plejparte en la komunumoj Yelandur (Jelandur), Kollegal kaj Chamarajanagar de Karnatako. La ŝolagoj parolas la ŝolagan lingvon, kiu apartenas al la dravida lingvaro. Laŭ barata juro, ili estas rekonitaj kiel registrita tribo, kaj havas populacion de proksimume 40 000 homoj.

Vidu ankaŭ redakti