Hanumappa Sudarshan

barata kuracisto, etnologia kaj homrajta aktivulo

Hanumappa Sudarshan - aŭ plene esperante Hanumapa Sudarŝan, kanare ಹನುಮಪ್ಪ ಸುದರ್ಶನ್, naskiĝis la 30-an de decembro 1950 en Jemalur, Karnatako, Barato - estas kuracisto, socia laboristo, etnologia kaj homrajta aktivulo en Barato, kiu aparte engaĝiĝas per la organizaĵo VGKK (Vivekananda Girijana Kalyana Kendra), kaj aktiva precipe por protekto de la ŝolagoj. En 1994 al li kaj al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Hanumappa Sudarshan
ಹನುಮಪ್ಪ ಸುದರ್ಶನ್
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1950 (1950-12-30) (73-jaraĝa)
en Jemalur, Karnatako, Barato
Ŝtataneco Barato
Okupo
Okupo kuracisto • aktivulo • adjunkta profesoro • socia laboristo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti