Ŝtata premio de Sovetunio

(Alidirektita el Ŝtata premio de USSR)

La Premio de Sovetunio (ruse Государственная премия СССР, Gosudarstvennaja Premija SSSR, do Ŝtata Premio de Sovet-Unio) estis honora premio en Sovetunio. La premio estis fondita la 9-an de decembro 1966. Post la dissolvo de Sovetunio en 1991, la premio estis anstataŭigita per la ŝtata premio de Rusia Federacio.

Ŝtata premio de Sovetunio
premio
Lando Sovetunio
Fondita en 9-a de septembro 1966
vdr

La Premio de Sovetunio anstataŭis la Stalin-premion kiu estis aljuĝata de 1941 ĝis 1954.

En 1956—1967 Lenin-premio estis sola ŝtata premio de plej alta nivelo, tial la nombro de ĝiaj laŭreatoj estis granda. En 1967 estis lanĉita la Ŝtata premio de USSR kiu estis konsiderata malpli prestiĝa, tio plialtigis la nivelon de Lenin-premio. Diplomoj de Stalin-premioj estis anstataŭitaj per respektivaj diplomoj de Ŝtataj premioj.

La premio estis aljuĝita ĉiujare, en diversaj fakoj - scienco, teknologio, literaturo, arkitekturo kaj arto. Ĉijare ĝin ricevadis ĝis 100 homoj. La amplekso de la premio estis 5 000 rubloj (proksimume duono de la Lenin-premio).

Ĉiuj respublikoj de Sovetunio havis ekvivalentajn "respublikajn premiojn".