Ŝtonŝutaĵo, ŝtonrompitaĵo, rokrompitaĵo, rokrubo estas granda, ne firmigita amaso de akraj ŝtonaĵoj. Do temas pri iaspeca kampo de lozaj ŝtonoj. Ŝtonrompitaĵo estiĝas per fizika veterdisfalo kaj erozio, ĉe tio la transporto okazas ofte nur per gravito, ĉiam tamen trans tre mallonga distanco. Laŭ DIN 4022 unuopa ŝtonrompitaĵo ne estas pli granda ol 63 mm kaj ne malpli ol 2 mm[1] Do, ŝtonrompitaĵo apartenas al psefitoj (ŝtonetoj). Se la ŝtonrompitaĵoj estas relative grandaj (kelkaj decimetroj aŭ eĉ metroj) oni nomas tion blokrompitaĵo.

bloka ŝtonrompitaĵo el Dolerito ĉe la orienta flanko de Carningli, Pembrokeshire, Grandbritio.

Tia materialo ofte ekestas en alta montaro, piede de krutdeklivojrokvandoj kaj amasiĝas tie al talusoj, deklivoj. La periglacia klimato de alta montaro kaŭzas rapidan fizikan veterdisfalon. Hodiaŭ ekzistas en vastaj partoj de la mezmontaroj de la norda hemisfero grandaj blokamasoj, kiuj ankaŭ nomiĝas „blokmaroj“ aŭ lozrokejoj. Se la materialo petriĝas estiĝas brekcioj (diference al la rondŝtona konglomeraĵo).

Tiuj terenoj estas aparte danĝeraj por promenantaj homoj, ĉar la ŝtonoj iam ajn ekrulas denove valen. Pioniraj plantoj alvenas kaj, kiam temas pri arboj, stabiligas la lozrokejojn. Same alvenas iom post iom bestoj en tiaj terenoj kiel marmotoj ekzemple en la Alpoj.

Malkompakta materialo, kiu konsistas ĉefe el rondigitaj ŝtonrompitaĵoj nomiĝas rulŝtonaĵo. Ŝotro estas termino al la konstruado kaj staras por akraj, artefarite rompitaj ŝtonaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Schutt im geowissenschaftlichen Online-Lexikon GeoDZ.com