Ŝudodano

(Alidirektita el Ŝuddhodana)

Ŝudodano (sanskrite Śuddhodana) estis la patro de la budho Gotamo[1][2] kaj unu el la regantoj de la ŝakjoj, kies teritorio troviĝis en antikva Hindujo en hodiaŭa suda Nepalo kaj norda Barato. Ŝudodano loĝis en Kapilavastuo, la ĉefurbo de la sendependa respublika ŝtato de Ŝakjujo, kaj havis du edzinojn, fratinojn Majadevio kaj Praĝapatio.

Ŝudodano kaj sia kortego.

Li estis filo de Sinhahanuo.

Laŭ tradicio, la filo de Ŝudodana estis destinita fariĝi aŭ mondreganto cakravartingranda sciencisto. Ŝudodano volis, ke sia filo fariĝu granda reganto. Tial, kiam la malgranda princo naskiĝis, li ricevis nomon Siddhārtha, kiu signifas „tiu, kiu atingas sian celon“ kaj Ŝudodano kovris lin per luksaĵoj klopodante savi lin kontraŭ la doloroj de la mondo, sed la princo poste foriris por fariĝi ŝramano kaj fariĝis budho.

Referencoj redakti

  1. Mahāpadāna Sutta (DN14)
  2. Nālaka Sutta, prologo de Suttanipata (SN3.11)