Šejby
Šejby (germane Scheiben) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Stropnice en distrikto České Budějovice en Sudbohemia regiono. Ĝi situas proksime de aŭstra limo, sur mallarĝa ŝoseo kondukanta el Horní Stropnice ĝis la aŭstra Harbach (parto de municipo Moorbad Harbach). Estas ĉi tie limpasejo Šejby – Harbach por piedirantoj kaj biciklistoj.[1] Tra la limpasejo kondukas biciklovojo Via Verde kun naŭ haltejoj.[2][3] En jaro 2021 en la vilaĝo vivis 11 loĝantoj.
Šejby | |
germane Scheiben | |
vilaĝo | |
Kapelo en Šejby
| |
Oficiala nomo: Šejby | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | České Budějovice |
Administra municipo | Horní Stropnice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | NP Novohrada montaro |
Montaro | Novohrada montaro |
Domoj | 16 (2011) |
Situo | Šejby |
- koordinatoj | 48° 43′ 40″ N 14° 46′ 26″ O / 48.72778 °N, 14.77389 °O (mapo) |
Katastro | 4,7 km² (470 ha) Šejby |
Loĝantaro | 11 (2021) |
Denseco | 2,34 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1360 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 374 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Šejby | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Šejby estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,7 km².
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1360.
La vilaĝo estiĝis en la 12-a jarcento ĉe korto de bienulo Šejba. Iom post iom superis germana loĝantaro, kiu diris al la vilaĝo Scheiben. Grandaj agrikulturaj bienetoj kaj domoj estas konstruitaj sur deklivoj, super la valo, tra kiu trafluas rojo, kiu kreas unu el la unuaj alfluantoj de rivero Stropnice. Tra Šejby ofte iradis multnombraj aŭstraj pilgrimaj procesioj al preĝejo en Dobrá Voda ĉe Nové Hrady. Antaŭ la jaro 1938 estis en la loko doganejo. La 25-an de marto 1946 ĉiuj 171 loĝantoj de germana nacieco estis ellandigitaj. Poste la vilaĝo estis en limregiona zono, la eniro en ĝin tra patroloj de Limgardistaro estis fakte neebla.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 174 |
1880 | 197 |
1890 | 216 |
1900 | 219 |
1910 | 229 |
1921 | 222 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 227 |
1950 | 105 |
1961 | 147 |
1970 | 47 |
1980 | 28 |
1991 | 16 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 20 |
2011 | 18 |
2021 | 11 |
Memorindaĵoj
redakti- Kapelo
- Signalvojo (kolrompa vojo konstruita fare de Limgardistaro, laŭlonge laŭ ŝtatlimo)
Ĉirkaŭaĵo
redakti- Jedlice
- Mandlstein
- Monto Vysoká (supermara alteco 1034 m)
Pluaj fotoj
redakti-
Kruco en Šejby
-
Dia torturo
-
Kolekto de tabuloj de limgardistaro
-
Kapelo en Šejby de nordokcidento
-
Kapelo de sudo
-
Domo n-ro 10
-
Vojo kondukanta al la limpasejo (direkte al Moorbad Harbach)
Referencoj
redakti- ↑ Sdělení č. 395/2021 Sb.: Sdělení Ministerstva vnitra o vyhlášení seznamu hraničních přechodů a seznamů přeshraničních propojení. Alirita 2022-06-02 .
- ↑ Cyklostezka Via Verde: Horní Stropnice. Arkivita el la originalo je 2021-07-30. Alirita 2021-07-30 .
- ↑ "Via Verde | Via Verde". Kontrolita 2021-08-04.