Ŭattasida dinastio

La Ŭattasida dinastio (Berbere: ⵉⵡⴻⵟⵟⴰⵙⴻⵏ, Iweṭṭasen, Arabe: الوطاسيون, al-Ŭaṭṭāsījūn) estis reganta dinastio de Maroko. Kiel ĉe Merinidoj, ili estis de Zenata Berbera deveno.[1] Ambaŭ familioj estis rilataj, kaj la Merinidoj rekrutis multaj vezirojn el inter Ŭattasidoj.[1] Tiuj veziroj atribuigis al si la povojn de Sultanoj, havigante povon kiam la lasta Merinido, Abu Muhammad Abd al-Hakk, kiu estis masakrinta multajn el la Ŭattasidoj en 1459, estis murdita dum popola ribelo en Fez en 1465.

Ŭattasida dinastio
Dinastio
dinastio • historia lando
Apero 1472 vd
Fino 1554 vd
Lando Maroko vd
Religio sunaismo vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Benimerinoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Abd Allah al-Ŝeiĥ Muhammad ibn Jahja al-Mahdi estis la unua Ŭattasida Sultano. Li kontrolis nur la nordan parton de Maroko, dum la sudo estis dividita en kelkaj princlandoj. La Ŭattasidoj estis finfine anstataŭitaj en 1554, post la Batalo de Tadla, fare de la Saadiaj princoj de Tagmadert kiuj estis regantaj la tutan sudon de Maroko ekde 1511.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 C.E. Bosworth, The New Islamic Dynasties, (Columbia University Press, 1996), 48.