Žírovice

Žírovice (antaŭe ĉeĥe: Syrmice, Sirmice, germane: Sirmitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Františkovy Lázně, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2011 daŭre vivas ĉi tie 354 loĝantoj. Estas ĉi tie registritaj 122 adresoj. Al la vilaĝo apartenas solejo Seníky.

Žírovice
(Sirmice)
germane: Sirmitz
vilaĝo
Žírovice butterfly farm 2008-07-27.jpg
Papilia farmo en Žírovice
Oficiala nomo: Žírovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Františkovy Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Domoj 122
Rivero Stodolský potok
Situo Žírovice
 - alteco 452 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 24″ N 12° 21′ 28″ O / 50.14000 °N, 12.35778 °O / 50.14000; 12.35778 (mapo)
Katastro 5,06 km² (506 ha) Žírovice
Loĝantaro 354 (2011)
Denseco 69,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1297
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žírovice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Žírovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,06 km².

GeografioRedakti

Žírovice troviĝas proksimume 3 kilometroj norde de Františkovy Lázně en supermara alteco 452 metroj. Tra la vilaĝo trafluas rojo Stodolský potok.

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri Žírovice devenas el la jaro 1297.

MemorindaĵojRedakti

TransportoRedakti

Žírovice situas ĉe ŝoseo 21312, deflankiĝanta en Františkovy Lázně el ŝoseo I/64 kaj kondukanta ĝis Nový Drahov. Ĉe solejo Seníky troviĝas fervoja haltejo Žírovice-Seníky sur fervojlinio 147.

InteresaĵojRedakti

En la vilaĝo troviĝas la t.n. Papilia domo, kie estas bredataj multaj specioj de ekzotikaj papilioj. Troviĝas ĉi tie ankaŭ botanika ĝardeno, kie la papilioj moviĝas kaj kie oni kulturas nutraĵon por ili. Konsisto de tiu ĉi ekipaĵo estas ankaŭ informejo kun ebleco aĉeti suvenirojn aŭ lignajn turismajn markojn.

FotogalerioRedakti