Ba (araba litero)

(Alidirektita el ب)
Izolite Fine Interne Komence
ب ــب ـبـ بـ

La Bet, Beth, Beh, aŭ Vet estas la dua litero de multaj abjadoj (alfabetoj) de ŝemidaj lingvoj, kiaj la bēt 𐤁‏‏ en fenica, bēṯ ܒ‏ en Siria siria, bet ב en hebrea, ب en araba[1] kaj bet በ en etiopa.

La bet estas en Unicode kiel U+05D1 ב hebrea litero bet.

En fonetiko la bet reprezentas la sonon /b/ nome voĉa bilabiala plozivo. En moderna israela hebrea, siria kaj fenica komence de la vorto ĝi prononcatas kiel /b/, male al mezo aŭ fino de la vorto ĝi prononcatas kiel /β/.

Referencoj redakti

  1. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–29. ISBN 84-7472-017-6.