Streko

Vikimedia apartigilo
(Alidirektita el )

Streko estas marko esence unudimensia, kies aliaj dimensioj do ne gravas. Ofte ĝi estas kreata per ne tro komplika movo de iu markanta objekto, ekzemple kreto, krajono, peniko, fontoplumo. La marko povas esti kolora (inko, farbo, krajono) aŭ alispeca, ekz. sulketa.

La formo de streko povas esti arbitra, sed devas esti kohera; en matematika senco ĝi estas kontinua funkcio de intervalo. Geometrio uzas la vorton "streko" ankaŭ en la pli strikta senco rekta streko, celante parton de rekto inter du punktoj.

En la komuna lingvouzo la nocio de linio implicas inversigeblan funkcion de intervalo ("streko" ne sekcas sin mem) kaj ne grandan devion de rekta formo (ekz. spiralo kun pluraj rondiroj ne estas streko).

En tipografio streko kutime estas rekta. Ekzistas horizontalaj, vertikalaj kaj oblikvaj strekoj, precipe kiel interpunkcioj kaj diakritaj signoj.

Strekoj redakti

Jena tabelo montras kelkajn ekzemplojn:

Nomo Ekzemplo
Divid-streko -
Halto-streko
Masto |
Oblikvo (suprenstreko) /
Deklivo (malsuprenstreko) \
Diakrita superstreko Ā
Diakrita trastreko Đ Ł
Minuso

Vidu ankaŭ redakti