590-aj jaroj a.K.
jardeko antaŭ nia erao
(Alidirektita el -598)

Eventoj Redakti
- 599 a.K. - Naskiĝis Vardhamana Mahavira, lasta Tirtankaro de ĝajnismo.
- 598 a.K. - Jehoiachin (יְכָנְיָה) iĝas sekvanto de Jehoiakim (Joakimo, יְהֹויָקִים) kiel reĝo de la Reĝlando de Judujo.
- la 16-an de marto 597 a.K. - Babilonio konkeras Jerusalemon, malliberigas multajn judojn kaj sendas ilin al la Babilona ekzilo.
- 595 a.K. - Psammetiĥo la 2-a, sekvanto de Neĥo la 2-a, iĝas reĝo de Egiptio.
- 594 a.K. - Gvidantoj de Ateno komisias Solonon revivigi la urban konstitucion.
- 593 a.K. - Ekzilo de Sapfo kaj Alkajo de Mitileno en Sicilio.
- 590 a.K. - Armeo de la medoj invadas la Reĝlandon de Urartu, kaŭzante ĝian falon.