1-a Milito de Kappel

(Alidirektita el 1-a milito de Kappel)

La 1-a milito de Kappel estis konflikto inter la protestantaj kaj katolikaj kantonoj de la malnova Svisa Ĵurkomunumo. La milito eksplodis en la jaro 1529 sed finis sen efektiva batalo en paciĝa manĝo, la fama Laktosupo de Kappel proksime de la vilaĝo Kappel ĉe Albis.

Rigardo al Kappel, la laktosupo de Kappel estis manĝita sur la agroj antaŭ la vilaĝo

Kialo en de la konflikto en la epoko de la reformacio estis la diferenco inter la malnovkonfesiaj kaj la novkonfesiaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Konfliktpartioj

redakti

La konfliktpartioj unuflanke estis Zuriko kaj aliflanke Lucerno, Urio, Ŝvico, Obvaldo, Nidvaldo kaj Zugo.

Vidu ankaŭ

redakti