2-a epistolo de Petro

La 2-a epistolo de Petro estas la 22-a libro de la nova testamento en la Biblio, la tria el la sep epistoloj ĝeneralaj.

Β΄ Επιστολή Πέτρου
sankta libroepistolo • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Simono Petro
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

Enhavo kaj strukturo redakti

La aŭtoro avertas kontraŭ herezuloj. Li volas fortikigi fidon kaj esperon de la legantoj, konsidere al la atendata reveno de Jesuo Kristo.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Adreso kaj saluto (2 Pet 1,1-2)
  • La tradiciita vero (2 Pet 1,3-21)
  • Averto kontraŭ herezuloj (2 Pet 2)
  • La atendata veno de Kristo (2 Pet 3,1-16)
  • Fina admono, doksologio (2 Pet 3,17-18)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Teksto en Esperanto redakti

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Eksteraj ligiloj redakti