20-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo

La 20-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1976 kaj la 3-a de januaro 1977 en la seminariejo Sensenstein en Niestetal proksime de la urbo Kaselo de la federacia lando Hesio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis centkvindeko da lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el dek naŭ eŭropaj landoj (18 eŭropaj kaj Japanio; malkutimis tiuepoke ke ankaŭ sukcesis partoprenoj el la socialismaj ŝtatoj Bulgario, Rumanio kaj la proksima Ĉeĥio, dum partoprenantoj el Hungario kaj Pollando preskaŭ ĉiujare sukcesis veni al la evento). La organizan teamon de GEJ konsistigis Hans-Dieter Platz, Karl Trimborn, Franz Kruse kaj Thomas Bormann.[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto sub 26 jaroj rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj (plejparte duonon), kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

historia gastejo de la teritorio Sensenstein

Ĉi-foje la temo de la semajno estis
"demandoj pri eŭropa integriĝo".

En la programo elstaris prelegoj de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, duontaga seminarieto de la ekonomikisto Werner Bormann, laborgrupoj interalie de Otto Gessner pri la en eŭropo interŝtate liga koncepto de kristanismo aŭ de Hartmut Trunte pri la federalisma koncepto pri Eŭropo kaj la ebla rolo de Esperanto en ĝi, sed aldoniĝis multaj pliaj programeroj.[1] Interalie en la jubilea, 20-a evento ankaŭ prezentiĝis rerigardo al la historio krei fake kaj lingve universitatnivelan internaciecan eventon por lernejanoj kaj studentoj, kia fariĝis la Internaciaj Seminarioj en Germanio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "demandoj pri eŭropa integriĝo"