La 27a Klubo, 27 Klubo aŭ Klubo 27 (angle: Forever Club 27, porĉiame klubo 27) estas idiotismo por grupo de kantistoj (plejparte roko kaj bluso), famaj muzikistoj, artistoj kaj aktoroj kiuj mortis kiam ili estis 27-jaraj. La termino iĝis bonkonata esprimo en amerika junulara kulturo kaj rok-muziko, ĉar pluraj artistoj, el kiuj kelkaj estis konsideritaj la plej grandaj kaj gvidantoj de sia generacio, forpasis en la aĝo de 27.

27a klubo
Persona informo
vdr
Gafitio pri la 27a klubo en Tel Aviv kun la sepaj famuloj de la klubo: Brian Jones, Jimi Hendrix, Janis Joplin, Jim Morrison, Jean-Michel Basquiat, Kurt Cobain kaj Amy Winehouse.

En popola kulturo, pruntita uzo de la termino rilatas al la serĉado de juneco, same kiel al sovaĝa vivo plena de memdetruo, kaj al la detrua efiko de famo sur la homoj kiuj gajnas ĝin.

Kvankam la aserto de "statistika ofteco" por la morto de muzikistoj en tiu aĝo estis plurfoje malaprobita per esplorado, ĝi restas kultura fenomeno, kiu konektas la mortojn de famuloj, iuj konataj pro siaj riskegaj vivstiloj. Nomoj ofte estas prezentitaj por inkludo, sed ĉar la klubo estas tute fiktiva, ne ekzistas oficiala membreco.

La formado de la koncepto redakti

La 3-an de julio 1969, Brian Jones, fondmembro de la Rolling Stones, ebriiĝis kaj dronis en naĝejo. Ene de du jaroj de tiu tago, tri el la plej gravaj muzikistoj de ilia generacio, Janis Joplin, Jimmy Hendrix kaj Jim Morrison, mortis - ĉio en la aĝo de 27. La morto de Morrison okazis ekzakte du jarojn post la morto de Jones, la 3-an de julio 1971. Estas vaste kredite ke tiu tragedia sekvenco komenciĝis per la uzo de la "27a Klubo" idiotismo.

Joplin, Hendrix, Morrison kaj Jones estis ĉiuj muzikistoj ĉe la pinto de siaj artistaj karieroj, kiuj daŭre estas konsideritaj rokenrulaj legendoj, kaj tial ankaŭ estas konsiderataj la famuloj en la "klubo". Ili estas kutime akompanataj de kvina membro, Kurt Cobain, la ĉefkantisto kaj gvidanto de la grupo Nirvana, kiu memmortigis ĉirkaŭ 20 jarojn poste, en 1994, en la aĝo de 27, kaj ankaŭ estas konsiderata unu el la plej gravaj kantistoj kaj muzikistoj de lia generacio. Ankaŭ Amy Winehouse, kiu mortis en la aĝo de 27 pro alkohola veneniĝo.

Al la "klubo" aldoniĝis ĉirkaŭ 40 pliaj membroj. Ĉi tiu konsiderinda nombro da homoj estas tiel similaj laŭ aĝo kaj naturo de okupo, sed tiuj kiuj ne rekte rilatas unu al la alia en videbla maniero, kondukis al multe da intereso en la temo.

Laŭ Charles Cross, la biografisto de Kurt Cobain kaj Jimmy Hendrix, la ideo de "Klubo 27" disvastiĝis post la morto de Kurt Cobain, kiam lia patrino estis citita dirante:

Nun li iras aliĝi al ĉi tiu stulta klubo. Mi diris al li, ke li ne aliĝu al ĉi tiu stulta klubo.