Janis Lyn JOPLIN (naskiĝinta la 19-an de januaro 1943 en Port Arthur proksime de Beaumont (Teksaso), mortinta la 4-an de oktobro 1970 en Holivudo) estis usona blusa kantistino. Ĝi taksitas la plej bona interpretistino de ritmenbluso kun blanka haŭtkoloro en la historio de rok-muziko.

Janis Joplin
Persona informo
Naskonomo Janis Lyn Joplin
Naskiĝo 19-an de januaro 1943 (1943-01-19)
en Haveno Arturo
Morto 4-an de oktobro 1970 (1970-10-04) (27-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo opioid overdose
Tombo Pacifiko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino • Lamar University • Kenmore West Senior High School • Thomas Jefferson High School • Memorial High School
Subskribo Janis Joplin
Familio
Patrino Dorothy Bonita Joplin
Edz(in)o
Okupo
Okupo kantistokantaŭtorokomponistomuzikistogitaristo • diskografa artisto
Verkoj Me and Bobby McGee
Mercedes Benz
TTT
Retejo http://www.janisjoplin.com/
vdr
Janis Joplin en 1970

Vivo redakti

En 1962 ŝi ekstudis ĉe la Universitato de Teksaso en Austin kantante en kluboj de folka muziko. Ŝi entuziasmiĝis pri la neburĝa-libera vivostilo de la t.n. Beat-generacio. En 1963 Joplin transloĝiĝis en la ĉefurbon de tiu ĉi kulturo, San-Francisko, kie ŝi gajnis monon per helpistaj okupoj kaj kelkaj koncertetoj. Post migradaj jaroj, nemultaj sed senkvietaj, ŝi revenis en 1966 al San-Francisko, kies kvartalo Haight Ashbury iĝis la centro de la ĵus ekflorinta hipio-movado. Tiu ĉi movado ankaŭ ene de la rok-muziko trovis esprimilon. Joplin iĝis ĉefkantistino de la muzikgrupo Big Brother & The Holding Company, kiu en 1967 okaze de la fama festivalo Monterey Pop Festival ekfamiĝis.

Kiam ties mikrokanela disko Cheap Thrills gvidis la usonajn muzikaĵrangolistojn de 1968 Joplin disiĝis de sia trupo por fondi propran kaj pli profesian akompanantan muzikistaron, la Kozmic Blues Band (posta nomo: The Full Tilt Boogie Band). Ŝia unua propra albumo I Got Dem Ol'kozmic Blues Again Mama aperis en 1969, kaj gajnis la kvinan rangon de la Charts-muzikaĵrangolistoj, vendite en pluraj milionoj da ekzempleroj.

Karaktero redakti

Joplin ja famiĝis sed ŝi ne sukcesis manipuli la novan eminentulan staton. Alkohola kaj droga dependo sekvis. La kantistino kun unika, ekstaza voĉo mortis en hotelĉambro post konsumo de troa dozo de heroino. Ŝi estis tiam prilaboranta la albumon Pearl, kiu publikigitis post ŝia morto en 1971 kaj entenas famegajn furorkantojn kiel Me and Bobby McGee, Move OverCry Baby. Ŝiaj ekscesa vivo kaj frua morto helpis ke ŝi iĝis legenda ikono de rok-muziko. Tio samis ĉe Jimi Hendrix kaj Jim Morrison.

Literaturo redakti

  • Ellis Amburn: Pearl. The obsessions and passions of Janis Joplin; a portrait. Warner Books, New York 1995, ISBN 0-7515-0856-X.
  • Gottfried Blumenstein: Janis Joplin. Biographie einer Rocksängerin. Musikverlag Lied der Zeit, Berlin 1988, ISBN 3-7332-0040-3.
  • Axel von Cossart (eld.): Janis Joplin. Revolte, Musik, Legende. Voco-Edition, Köln 1991, ISBN 3-926566-00-0.
  • David Dalton: Piece of My Heart. A portrait of Janis Joplin. Da Capo Press, New York 1991, ISBN 0-306-80446-8.
  • Thomas Dittrich: Janis Joplin. Asche ins Meer. Ĉe: Siegfried Schmidt-Joos (eld): Am Ende des Regenbogens. Judy Garland, Billie Holiday, Edith Piaf, Janis Joplin. Ullstein, Frankfurt am Main 1985, ISBN 3-548-36516-7.
  • Heinz Geuen: Janis Joplin. Hemmungslos das Leben spüren. Dua eldono. Econ Ullstein List Verlag, München 2001, ISBN 3-548-60185-5.
  • George-Warren, Holly: Janis Joplin - Nothing left to lose; die Biographie, München: Droemer, 2019, ISBN 978-3-426-27730-0.
  • Laura Joplin (fratino de Janis): Love, Janis. Ein wildes kurzes Leben; Biographie mit unveröffentlichten Briefen. Heyne, München 1995, ISBN 3-453-09207-4.
  • Deborah Landau: Janis Joplin. Her life and times. Warner Books, New York 1974.
  • Ingeborg Schober: Janis Joplin. Dtv, München, 2002, ISBN 3-423-31065-0.

Eksteraj ligiloj redakti