La 335-jara milito (ang. Three Hundred and Thirty Five Years' War, ned. Driehonderdvijfendertigjarige Oorlog) - la periodo de 1651 ĝis 1986, dum kiu la Insuloj Scilly militis kontraŭ Nederlando. Milito estis deklarita la 30-an de marto 1651 per nederlanda admiralo Maarten Tromp, sed dum ĝia oficiala daŭro okazis neniuj malamikecoj. Malgraŭ iuj duboj pri tio, ĉu la milito estis laŭleĝe deklarita kaj ĉu la ŝtatoj militis 335 jarojn,

{{{kunpuŝiĝo}}}
milito
Daŭro: {{{daŭro}}}
Loko: {{{loko}}}
Rezulto: {{{rezulto}}}
vdr
Partoprenantoj de la milito - Scilly (ruĝa) kaj la Respubliko de la Unuiĝintaj Provincoj (verda)

Finfine en 1986, Britio kaj Nederlando subskribis packontrakton, kiu oficiale finis 335-jaran staton de milito inter ili. Ĉi tio estas malgraŭ tio, ke la last kaj kvara Angla-Nederlanda milito finiĝis en 1784, do dum 202 jaroj ili tute ne batalis unu la alian. Male – daŭris varma diplomatia rilato inter ili, inkluzivanta interŝanĝo de turismo kaj evoluinta komerco. Krome, Britio kaj Nederlando eĉ batalis unu apud la alia, kontraŭ komunaj malamikoj, en kelkaj militoj, kiuj okazis en la tempo, kiam, oficiale, okazis la "Milito de Tricent Tridek Kvin Jaroj". La 17-an de aprilo 1986 estis subskribita la packontrakto por fini ĉi tiun strangan konflikton.

Historia fono redakti

Ĉe la fino de la Dua Angla enlanda milito, la rojalistaj fortoj lojalaj al la Stuartoj preskaŭ estis tute forpelitaj de la Reĝlando de Anglio. La lasta refuĝo por rojalistaj ŝipoj estis Ia Insuloj Scilly, kontrolitaj de rojalisto John Grenville. Dum la civita milito, la Respubliko de la Unuiĝintaj Provincoj helpis Oliver Cromwell kaj liaj "Rondaj Kapoj" (parlamentanoj) kaj la rojalistaj ŝipoj postenigitaj sur Scilly plurfoje atakis nederlandan ŝipadon, kaŭzante gravajn perdojn al ĝi[1][2].

Milito redakti

La 30-an de marto 1651, nederlanda admiralo Maarten Tromp alvenis al la insuloj kun dek du militŝipoj (laŭ iuj nuntempaj fontoj kun dek tri) postulante la revenon de la nederlandaj ŝipoj kaj kompenson por perdoj. La rojalistoj rifuzis plenumi la postulojn de la admiralo kaj Tromp deklaris militon al ili nome de Nederlando kaj poste velis al la kastelo Pendennis[3]. En junio 1651, floto de 20 parlamentanoj alvenis al la insulo sub la komando de admiralo Robert Blake kun naŭ infanteriaj kompanioj. La fortoj de Blake rapide konkeris la insulojn kaj neniu plia nederlanda interveno estis necesa[4].

Paco redakti

Dum la militdeklaro mem de Tromp estas sendube, iuj historiistoj esprimas dubojn pri tio, ĉu Tromp havis la rajton deklari militon nome de Nederlando, kaj eĉ se jes, ĉu la milito ne finiĝis en 1654, post la fino de la Unua Anglo-Nederlanda Milito sub la ŝia packontrakto.

En 1985, Roy Duncan, prezidanto de la konsilio de Insuloj Scilly, petis la nederlandan ambasadon en Londono oficiale fini ĉi tiun longan, sed senperfortan militon. Malgraŭ duboj ĉu la konflikto efektive daŭris, la 17-an de aprilo 1986, nederlanda ambasadoro Rein Huydecoper vojaĝis al la insuloj, kie packontrakto estis subskribita en Sankta Maria, finante 335-jaran strangan konflikton[5].

Referencoj redakti

  1. Stephen C Manganiello: The Concise Encyclopedia of the Revolutions and Wars of England, Scotland, and Ireland, 1639-166. s. 484.
  2. Jeremy Beadle, Ian Harrison: Firsts, Lasts & Onlys : Military. s. 186.
  3. Rex Lyon Bowley: Scilly at War. s. 37-38.
  4. Jeremy Beadle, Ian Harrison: Firsts, Lasts & Onlys : Military. s. 187.
  5. Graeme Donald: Loose Cannons : 101 Things They Never Told You About Military History. s. 269-270.

Bibliografio redakti

  • Jeremy Beadle, Ian Harrison: Firsts, Lasts & Onlys : Military. London: Robson Books, 2007. ISBN 1-905798-06-7
  • Rex Lyon Bowley: Scilly at War. Bowley Publications Ltd. ISBN 978-0-900184-34-5
  • Stephen C Manganiello: The Concise Encyclopedia of the Revolutions and Wars of England, Scotland, and Ireland, 1639-166. Lanham, Md.: Scarecrow Press, 2004. ISBN 978-0-8108-5100-9
  • Graeme Donald: Loose Cannons : 101 Things They Never Told You About Military History. Oxford ; New York: Osprey, 2009. ISBN 978-1-84603-377-3