38-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo

La 38-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1994 kaj la 3-a de januaro 1995 en la universitata urbo Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio.[1]

titolpaĝo de la seminaria broŝuro

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis "Rubo - pinto de civilizacio".[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Rubo - pinto de civilizacio"