7 (nombro)
natura nombro
"Sep" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 7.
Sep (7) estas la natura nombro kiu sekvas de 6 kaj antaŭas de 8.
La nombro 7 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 111
- en deksesuma sistemo : 7
- en ĉina skribo (ankaŭ en Japanio): 七
- en majaa skribo:
Pri la nombro 7Redakti
- 7 estas primo eĉ ankaŭ primo de Mersenne.
- 7 estas la atomnumero de nitrogeno.
- Estas 7 tagoj en 1 semajno.
- Estas 7 tononomoj en muziko (laŭ klasiko maniero de kalkulo, tamen reale notoj estas 12 por ĉiu dufoja ŝanĝo de frekvenco de la sono).
- Estas 7 sakramentoj en ortodoksismo kaj katolikismo.
- Estas 7 gravegaj pekoj kaj 7 sanktaj virtoj en kristanismo.
- La sepa grupo de nombroj, laŭ Brazila folkloro, apartenas al virŝafo, kaj la nombro 7 mem rilatas al aglo.
- 7-kvadrato estas geometria formo el 7 kvadratoj.
- Seplatero estas plurlatero kun 7 lateroj.
- Sepedro estas pluredro kun 7 edroj.
- Radioamatoroj uzas la vorton sepen por eviti konfuzon kun "ses" dum malfacilaj eteraj kondiĉoj. sepen estas registrita en la Nova PIV.
Vidu ankaŭRedakti
Internacia mara signala flago por "7"
"7" montrata per sep-segmenta montrilo, estas du malsamaj ofte uzataj variantoj