Aĉalpur

urbeto en Barato

Aĉalpur, laŭ marate अचलपूर estas urbego, ankaŭ municipo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Amravati. Aĉalpur estis antaŭe konata kiel Elliĉpur aŭ Illiĉpur.

Aĉalpur
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 444806
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 15′ N, 77° 31′ O (mapo)21.25722222222277.508611111111Koordinatoj: 21° 15′ N, 77° 31′ O (mapo) [+]
Alto 369 m [+]
Areo 16,54 km² (1 654 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Aĉalpur (Maharaŝtro)
Aĉalpur (Maharaŝtro)
DEC
Aĉalpur
Aĉalpur
Situo de Aĉalpur
Aĉalpur (Barato)
Aĉalpur (Barato)
DEC
Aĉalpur
Aĉalpur
Situo de Aĉalpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Achalpur [+]
vdr
Pordego de Aĉalpur

Geografio redakti

Aĉalpur troviĝas en meza parto de Barato en alteco de 369 m. Amravati troviĝas 46, Betul (Madja-Pradeŝo) 80, Akola 83, Burhanpur 134, Nagpuro 162, Ĝalgaon 204, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 554, tutlanda ĉefurbo Delhio 818, Kolkato 1128 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Aĉalpur havis populacion de 112 293. La legopovo estis en la sama jaro 88%, laŭ germana Vikipedio 91,5%.

Historio redakti

Aĉalpur estis sidejo de Raŝtrakuta dinastio en la 8-a jarcento. Ĝi restis sub hindua administrado ĝis 1318, poste rekte sub islama administrado el Delhio. Baldaŭ diversaj sultanlandoj sekvis, pli poste la Mogola Imperio. En 1853 la areo estis deklarita parto de Brita Imperio, tamen formale parto de la Hajderabado-ŝtato ĝis 1903, poste jam plenrajte.

Ekonomio redakti

Dum la brita rego Aĉalpur estis loko de prilaborado de kotonoj kaj arbarproduktaĵoj, sed ankaŭ la komerco estis vigla.

Religioj redakti

La religioj en Aĉalpur estas hinduismo (54,5%), islamo (39,5%), budhismo (5%), ĝajnismo kaj kristanismo ĉirkaŭ (0,5%).

Lingvoj redakti

La ĉefa (oficiala) lingvo en Aĉalpur estas la marata.

Trafiko redakti

Al Aĉalpur kuras 3 vojoj kaj ĉi tie estas la finstacio de etŝpura fervojo.

Klimato redakti

Aĉalpur havas tropikan klimaton (Aw) kun influo de musono. La averaĝa pluvo jare estas pli ol 800 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 20-33 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans