Aŝur-nasir-apli la 2-a
(Alidirektita el Aŝŝur-nasir-apli la 2-a)
Aŝur-nasir-apli la 2-a (aŭ Aŝurnasirpal, t.e. "Aŝur estas la gardanto de la heredanto) regis en Asirio inter la jaroj 883-859 a.K., estante tre konata pro lia brutaleco kaj la fondiĝo de la urbo Kalĥu (la nuna Nimrud), kiun li deklaris ĉefurbo de la regno.
Aŝur-nasir-apli la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | en Babilono | ||||
Lingvoj | akada vd | ||||
Ŝtataneco | Asirio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Tukulti-Ninurta la 2-a ![]() | ||||
Edz(in)o | Mullissu-mukannišat-Ninua (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Salmanasar la 3-a ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno ![]() | ||||
Aktiva dum | 883–-859 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La regado de lia antaŭulo, Tukulti-Ninurta la 2-a, supozigis la konsolidiĝon de la forto de Asirio, per kio la bazoj estis kreitaj por ke dum la regado de Aŝur-nasir-apli la 2-a, Asirio iĝu unu el la internaciaj potencoj plej grandaj de la Antikva Oriento. El lia regado oni havas pruvojn pri 14 militkampanjoj kiujn li gvidis.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/da/Ashurnasipal_with_official.jpg/250px-Ashurnasipal_with_official.jpg)
Aŝur-nasir-apli la 2-a ĉirkaŭata de du servantoj; reliefaĵo de la palaco de Nimrud, nun en la Brita Muzeo.