Aŭstralia tadorno

La Aŭstralia tadorno, Tadorna tadornoides, estas tadorno, tio estas membro de grupo de grandaj anserecaj birdoj kiuj estas parto de la birda familio de Anasedoj, kiu enhavas ankaŭ la cignojn, la anserojn kaj la anasojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia tadorno
Aŭstralia tadorno, masklo
Aŭstralia tadorno, masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorna
Specio: T. tadornoides
Tadorna tadornoides
(Jardine & Selby, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu estas birdo kiu reproduktiĝas en suda Aŭstralio (sed ne en la plej arida centro) kaj Tasmanio. Dum la sudhemisfera vintro, multaj birdoj moviĝas norden de la reprodukta teritorio. Kiel ĉe aliaj tadornoj, ankaŭ tiu specio havas preferatajn ejojn por plumoŝanĝado, kiaj la Lago George, Novsudkimrio, kie okazas grandaj koncentroj.

Tiu specio estas ĉefe asocia al lagoj en malferma kamparo, kaj reproduktiĝas en arbotruoj, bordotruoj aŭ simile.

Aspekto redakti

 
Ino
 
Malino

La masklo estas tre nigreca, kun helbruna brusto (oranĝeca kiel ĝenerala koloro de Rusta tadorno), blanka kolumo kaj malhelverda kapo (nigreca de malproksime). Flankoj kaj subaj partoj estas malhelbrunaj. La dorso estas rustecbruna. La ino estas simila, sed havas blankajn ringojn kaj ĉirkaŭokule kaj ĉirkaŭ bekobazo ege kontrastaj kun la malhela kapo kaj kun la nigra beko. Temas pri specio kun malgranda seksa duformismo. Ambaŭ seksoj, kiel plej tadornoj, montras grandajn blankajn flugilmakulojn (flugilkovriloj) ege videblaj dumfluge, sed ankaŭ kiel malgranda marko ripoze. La beko estas nigra. La speguleto estas malhelverda, ankaŭ videbla ripoze aŭ dumnaĝe.

Specio redakti

Tiu specio estas protektita laŭ la National Parks and Wildlife Act, 1974.

La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[1]

Referencoj redakti

  1. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.