Aŭstria Esperanto-Kongreso

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Aŭstria Esperanto-Kongreso estas nacia kunveno de esperantistoj en Aŭstrio, kiu okazas ekde la unua jardeko de la 20-a jarcento. La sekva listo de la unuopaj kongresoj ĝis nun estas tre manka, tamen ĝi publikiĝu en espero komune plikompletigi la informojn.

jaro n-ro titoligo loko rimarko
1913 3-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Graz Stirio
1914 4-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Františkovy Lázně,
germane Franzensbad
Bohemio. Okaze de ĝi interalie publikiĝis memfida broŝuro "Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfaj banoj. La plej efika kuracloko por kormalsanoj." (J. Hechtl). Kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (nun Bratislavo en Slovakio) kune kun la hungara kongreso; fine oni aprobis la komunan aranĝon. Ĝi tamen fine ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
1925 5-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Salzburg Salcburgio. 9-a ĝis 12- a de aŭgusto. Kongresa prezidanto estis prof-o Franz Christanell.
1926 6-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Graz Stirio. 22-a ĝis 24-a de majo. Kongresa prezidanto estis Wilhelm Ernst Dietl.
1927 7-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Vieno 4-a ĝi 6-a de junio. Ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "Hofburg". Kongresa prezidanto estis Hugo Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda Esperanto-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Ignaz Seipel, kardinalo Friedrich Gustav Piffl, policprezidanto Johann Schober ktp.
1928 8-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Baden ĉe Wien Malsupra Aŭstrio. 26-a ĝis 28-a de majo. Kongresa prezidanto estis Hugo Steiner, alta protektanto landestro Karl Buresch.
1930 9-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Linz Supra Aŭstrio Kongresa prezidanto estis Hugo Steiner, alta protektanto landestro Josef Schlegel.
1949 Aŭstria Esperanto-Kongreso en Graz Stirio. Okaze de ĝi la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto".