Friedrich Gustav Piffl

Friedrich Gustav Kardinal PIFFL (naskiĝis la 15-an de oktobro 1864 en Landskron, mortis la 21-an de aprilo 1932 en Vieno) estis altranga aŭstria ekleziulo kaj favoranto de la Internacia Lingvo.

Friedrich Gustav Piffl
ĉefepiskopo de Vieno
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Friedrich Gustav Piffl
Naskiĝo 15-an de oktobro 1864 (1864-10-15)
en Lanškroun
Morto 21-an de aprilo 1932 (1932-04-21) (67-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Stefana Katedralo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • politikistoĉefepiskopo • katolika episkopo vd
episkopo (administranto) de Eisenstadt
Dum -1932
Sekvanto Theodor Innitzer
ĉefepiskopo de Vieno
Dum 1913-1932
Sekvanto Theodor Innitzer
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Piffl estis Viena ĉefepiskopo de 1913 ĝis sia morto en 1932 kaj estis nomumita kardinalo en 1914. Dum 1907-1913 li estis preposto de la konvento Klosterneuburg (Malsupra Aŭstrio), ĉe kies interna teologia altlernejo li oficis kiel profesoro. Li fondigis en 1910 la Akademion por Eklezia Muziko ("Akademie für kirchliche Musik") kaj dediĉis sin post 1918 intense al la agadoj de la karitata organizo "Caritas". Li zorgegis, ke 42 provizoraj diservejoj kiel ankaŭ 18 novaj kirkoj konstruiĝis en la Viena ĉefepiskopejo kaj 5 preĝejoj en antaŭ mallonge ankoraŭ al Hungario aparteninta Burgenlando.

Piffl fariĝis apostola administranto de Burgenlando, enkondukis la Katolikan Akcionon en Aŭstrion kaj populariĝis kiel ŝatata animzorga kaj populareca episkopo. Li estis membro de la kolorportanta katolika studenta klubo Norica (Österreichischer Cartellverband/CV).