Aŭstruja Okcidenta Fervojo

La Okcidenta Fervojo (germanlingve Westbahn) estas fervojo en Aŭstrujo. Ĝi kondukas de Vieno (stacio Wien Westbahnhof) preter Sankt Pölten kaj Linz al Salcburgo (stacio Salzburg Hauptbahnhof). Ĝi estas parto de la magistralo por Eŭropo de Parizo al Budapeŝto/Bratislavo.[1].

Mapo de la Okcidenta Fervojo (ruĝe)

Ĝi konsistas unuflanke el la malnova Okcidenta Fervojo malfermita de 1858 ĝis 1860 kaj aliflanke el la nova Okcidenta Fervojo, kiu parte ebligas rapidegajn veturojn, malfermita en la 21a jarcento.

Referencoj redakti