Asada Hazime

japana esperantisto
(Alidirektita el ASADA Hazime)


ASADA Hazime (naskiĝis en marto 1887 en Miyagi-ken, informoj pri morto ankoraŭ nekonataj) estis japana esperantisto kaj kuracisto, profesoro pri jurmedicino unue en la medicina fakultato de Nagasaki kaj poste en la virina medicina kolegio en Tokio.

Dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig, en la jaro 1927, li prelegis pri sia fako en la Somera Universitato (SU, nuntempa Internacia Kongresa Universitato, IKU).

Reveninte el la vojaĝo, japanaj esperantistoj organizis en la ĉambrego de Biblioteko de Nagasaki Esperanto-Ekspozicion dum 6 tagoj, de la 16-a ĝis la 21-a de decembro 1927 "omaĝe al la hejmen-reveno de Prof. D-ro Asada el la verda mondvojaĝo". Tiu informo estas notita malantaŭ foto de la arkiva kolekto de CSUDH (Gerth Archives & Special Collections)[1]. Sur la foto videblas maldekstre D-ro Ken Takahara, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA), D-ro Asada kaj S-ro Masao Tomimatu, vicdelegito de UEA.

Referencoj redakti