A Streetcar Named Desire

A Streetcar Named Desire estas Akademia-Premiita film-adapto de Pulitzer-Premiita dramo kun la sama titolo de Tennessee Williams. Ĝi estis direktita de la reĝisoro Elia Kazan, kiu direktis la originalan dramon. Aperas en la filmo steluloj Marlon Brando kiel Stanley Kowalski, Vivien Leigh kiel Blanche DuBois, Kim Hunter kaj Karl Malden. Ĉiuj krom Leigh estis elektitaj de la originala Broadway-aktoraro de la dramo. La filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Tramo nomata Deziro
Aktoro Marlon Brando en la filmo
Aktoro Marlon Brando en la filmo
filmo
Originala titolo A Streetcar Named Desire
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 18-a de septembro 1951
Daŭro 122 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Harry Stradling
Reĝisoro(j) Elia Kazan
Produktisto(j) Charles K. Feldman
Scenaro Tennessee Williams
Oscar Saul
Laŭ la verko de Tennessee Williams
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-Orleano
Muziko de Alex North
Rolantoj Vivien Leigh • Marlon Brando • Kim Hunter • Karl Malden • Nick Dennis • Richard Garrick • Rudy Bond • Charles Wagenheim • Peg Hillias • Wright King • Mickey Kuhn • Marietta Canty
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
Distribuo Warner Bros.
Honorigoj Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio) • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Premioj redakti

La filmo gajnis Akademiajn Premiojn por plej bona aktoro en subtena rolo (Karl Malden), plej bona aktorino en ĉefa rolo (Vivien Leigh), plej bona aktorino en subtena rolo (Kim Hunter) kaj plej bona art-direktado nigra-blanka. Ĝi ankaŭ kandidatiĝis por plej bona aktoro en ĉefa rolo (Marlon Brando), plej bona reĝisoro (Elia Kazan), plej bona cinematografio blanka-nigra, plej bonaj kostumado, plej bona muziko, plej bona filmo, plej bona sono kaj plej bona scenaro.